Presita el Usona Esperantisto № 2014:3

Honore al la memoro de David Richardson

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-26
[figure]
David Richardson.

David Richardson naskiĝis en 1926, kaj mortis je la fino de 2012, je aĝo 86. Li kreskis plejparte sur la insulo San Juan, Vaŝingtonio. Kiam li havis 14 jarojn li lernis Esperanton; laŭ siaj propraj vortoj en Kiu Estas Kiu de 1947-8, li lernis “post ricevo de Esperanta ŝlosilo kaj legado de artikolo en Boy’s Life; lernis en klaso ĉe la urba biblioteko.”

Li vizitis la universitaton de Vaŝingtonio, kie li studis la rusan kaj aliajn lingvojn. Samtempe, li laboris kiel anoncisto en radio-stacio. Kaj li instruis Esperanton ĉe la universitato.

Kiam li estis dekokjara, en 1944, li aniĝis en la armeo por la finaj monatoj de la dua mondmilito. Li estis en la infanterio. Post la milito li restis en Germanujo dum unu jaro por labori kiel anoncisto kaj inĝeniero en stabejo en Frankfurto. Kiam li havis 21 jarojn li edziĝis kun Myra Jo, kaj ili estis kunaj dum 65 jaroj. Ili havis du infanojn. David revenis al la universitato, kaj, laŭ la sama Kiu Estas Kiu, li denove laboris kiel radio-anoncisto, estis fak-delegito de Internacia Esperanto-Ligo pri Radio, havis ateston pri sia kapableco en Esperanto, faris gramofonajn diskojn kun Esperantaj kantoj, estis prilaboranta tradukon de La Rubaját de Omar Kajjám, kaj estris la novan Presejon Esperantistan de Seattle. Li estis tre okupata junulo!

[figure]
Ĉe muzeo en Germanujo, 1972.

Li diplomiĝis en 1949. Li kaj Myra Jo translokiĝis al Vaŝingtono (DK) kaj Germanujo, kie David laboris por la CIA (Centra Inform-Agentejo) pri lingvoj kaj komunikado. Post kelkaj jaroj ili retranslokiĝis al la ŝtato Vaŝingtonio. David estis pionira televida dissendisto, por kanalo 11 en Takomo kaj kanalo 7 en Seatlo. Iam li havis sian propran infanan programon, nome Inĝeniero Walt. En tiu tempo li malsaniĝis pro poliomjelito, sed bonŝance postvivis tion.

En 1959 li komencis labori por televida stacio en Bellingham; li laboris ĉe la dissendilo de kanalo 12 sur Monto Konstitucio sur insulo Orcas. Ekde tiam la familio loĝis en Orcas. Li emeritiĝis en 1988, sed eĉ poste li laboris unu aŭ du tagojn semajne, kiam oni bezonis lin, dum la sekvantaj dudek jaroj.

[figure]

Davido verkis multajn librojn. Du temas pri la insuloj San Juan: Magiaj Insuloj, kaj Porko-militaj Insuloj. Ankaŭ Puget Sounds, kaj ilustrita historio de radio kaj televido en la nordokcidento. Inter esperantistoj, li estas fama por sia libro Esperanto: Learning and Using the International Language, kiu kombinas historion, lecionojn, kaj legaĵojn.

Liaj lastaj du libroj rilatis al Esperanto. Shamrocks on the Tanana estas biografio pri Richard Geoghegan. Geoghegan tradukis al la angla la “unuan libron” de Zamenhof, kaj estis unu el la originalaj fondintoj de la Seatla Esperanto-Societo en 1906. Samtempe Davido publikigis sian tradukon de La Rubaját de Omar Kajjám – jes, la sama verko kiun li komencis kiel studento antaŭ pli ol 60 jaroj.

[figure]

Davido multe laboris por sia preĝejo, la komuna preĝejo de insulo Orcas. Li instruis en la dimanĉa lernejo, iam predikis, kaj estis la historiisto.

Davido estis gravega persono en la Esperanto-movado, kaj tiuj en la nordokcidento estis bonŝancaj iam renkonti lin. Li donis sian kolekton de libroj kaj aliaj esperantaĵoj al la Biblioteko Culbert en Seatlo. Dum la usona/kanada kongreso en Sidney la Seatla grupo aŭkcios kelkajn rarajn aĵojn por helpi lian handikapitan filon.