Presita el Usona Esperantisto № 2014:2

Triloka

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-26
[figure]

Dankon al nia leganto Breto Sanders pro la foto. Li skribis: “Mi supozas ke la kreintoj intencis diri, ke tiu ĉi parfumo plej efikas, kiam oni ĝin aplikas je tri lokoj sur la korpo, ekzemple, malantaŭ la oreloj, je la subaj partoj de la manradikoj, kaj (kiel mi ĵus eksciis, serĉante per Guglo) je la konkavaj kurboj de la kubutoj. Alternative, eble la parfumistoj deziris diri ke estas tri lokoj ĉirkaŭ la urbo kie konvenus porti paĉul-oleon – ekzemple, ĉe koncertoj de la Grateful Dead, ĉe vendejoj de medicina haŝiŝo, kaj (laŭ alia Guglo-serĉo) ĉe ritejoj de nov-paganoj.”