Presita el Usona Esperantisto № 2014:2

Kiel provizi kialojn por lerni Esperanton

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-26

Jen teksto el prezento kiun Orlando faris en Horany, bela insulo 40 km norde de Budapeŝto, kie kune okazis kaj la Junulara Esperanto Renkontiĝo de la hungara esperantista junularo kaj la unua Seminario por Aktivula Maturiĝo.

Demandite de interesito aŭ eklernanto “Kial mi lernu la lingvon?” la instruisto/varbanto ne hezitu provizi kialojn. Temas ĝenerale pri decida punkto, ĉar se la kialoj estas ja konvinkaj, post ioma cerbumado, la ricevinto daŭros kun certeco pri la celo, kaj se la argumentoj estas lamaj kaj malfortaj, la ricevinto povas facile elreviĝi, forlasi la lernadon aŭ eĉ pli damaĝe, fariĝi kontraŭulo aŭ kontraŭpropagandisto de la Esperanta afero. Dum la lastaj du jardekoj, mi agadis diverslande por Esperanto kaj ree kaj ree devis respondi tiun demandon. Jen kelkaj ideoj ĉerpitaj el mia persona sperto. Mi celas nur sproni cerbumadon pri similspecaj klarigoj fare de la partoprenantoj, kaj tiel kontribui al aktivula maturiĝo. Jen miaj respondoj:

“Por aniĝi al unuspeca internacia lingva komunumo.”

Per akirado de la lingvo, lerninto aniĝas al tutmonde disvastiĝinta lingva komunumo kapabla interkompreniĝi samlingve. Krome, la kompetenteco komunikiĝi en tiu lingvo ne dependas de la nekontrolebla fakto kie oni naskiĝis kaj kiun lingvojn oni lernis denaske, sed de konscia alstrebo kaj sindediĉo al mastrado de la nova komunikilo. Tio estas unikaĵo de la Esperanto-komunumo kaj funda kompreno de tiu fakto povas efiki kiel sufiĉe forta motivo por multaj personoj.

La uzo de Esperanto sendube pliigas egalecon kaj demokratecon en internaciaj rilatoj. Kiam internacia komunikado okazas inter malsamlingvuloj, uzante la denaskan lingvon de unu el la komunikantoj, du gravaj ĝenaj faktoroj enmiksiĝas: unue, temas pri la altrudo, la evidenta avantaĝo kaj supereco de tiu kiu uzas sian denaskan lingvon. Due estas la orelŝira buĉado de ies lingvo fare de persono kiu balbute emas komunikiĝi uzante ĝin. Kiam okazas komunikado en Esperanto, la partoprenanto alvenas al glata lingva ebenaĵo, kie neniu havas apartan avantaĝon.

Fine, por politike/ideologie/filozofie motivigitaj homoj, Esperanto plenumas revon de egalrajteco en lingva komunikado, de plej vasta racieco en la uzo de lingvaj rimedoj. Pro ĝia naturo, estiĝo kaj historio ĝi estas en enviinda pozicio por fariĝi la lingvo de tiuj kiuj emas al naturmedia protektado, al rezistado kontraŭ la senkompata ekspluatado de la mondo fare de transnaciaj korporacioj, al certigo de daŭripova evoluo por la homa socio sur la planedo.

“Por vojaĝi al Esperantolando. (Sed bonvolu ne serĉi ĉe Google-mapoj.)”

La sperto de transnaciaj interpersonaj kontaktoj en Esperanto, specife dum internacia vojaĝado, povas konvinki tiujn, kiuj spertis la supraĵecon kaj mankojn de vojaĝado al loko kie oni ne komprenas la lokan lingvon aŭ kiam oni uzas lingvon fremdan jen por unu el la partoprenantoj en la komunikado, jen por ambaŭ. La Esperanto-komunumo provizas rimedojn kaj eblecojn tute ne haveblajn ekster ĝi kaj esence malsimilajn al la eblecoj haveblaj al personoj kiuj ne scipovas la lokan lingvon de la vizitataj lokoj.

“Por ĝui tradukitajn literaturajn verkojn.”

Legemaj/literaturemaj personoj ofte alvenas al punkto, kiam ili deziras ĝui literaturajn produktojn de fremdaj kulturoj, kiujn ili ne kapablas legi en la originala lingvo. Kompreneble ekzistas bonaj tradukoj de gravaj verkoj en multaj etnaj lingvoj, sed kiel eviti sperti la strangecon imagi homojn de iu difinita etna deveno utiligantajn esprimilon profunde ligitan al alia etna grupo? Tio ĉi validas ne nur por literaturo, sed por ĉiuj artaj esprimoj kiuj utiligas parolan komunikadon (kinoarto, teatro, ktp.) . Estas bona ŝanco ke la tradukoj disponeblaj en Esperanto estas plej altkvalitaj kaj la lingva kaj kultura neŭtraleco de la perilo ofte ebligas pli facilan transmetadon de la literatura valoro de la verkoj.

“Por sukcesi en lernado de fremda lingvo.”

Multaj homoj spertis fortan frustriĝon kaj eĉ “komplekso de malplivaloro” ĉar dediĉinte multajn jarojn al lernado de fremda lingvo, ili apenaŭ sukcesas balbute demandi la direkton al la necesejo kaj povas eĉ suferi akcidenton ĉar ili ne akurate aŭ rapide komprenos la respondon de la demandinto.

Ĉar Esperanto estis elpensita kaj kunmetita kun la difinita celo plifaciligi la homan komunikadon, ĝi estas ja pli facile lernebla kaj mastrebla ol multaj naciaj lingvoj.

Tamen, la argumento pri la facileco de la lingvo estas iom dorna tereno, kaj la aktivuloj kaj informdonantoj devas esti aparte zorgemaj por eviti troigojn, evidentajn blagojn kaj eĉ de tempo al tempo skandalan mensogadon. Jes, ja, Esperanto estas pli facila ol plejmulto de la naciaj lingvoj rilate multajn individuajn detalojn, sed ĉar ĝi estas esprimsistemo kompleta en si mem, ĝi ne povas eviti certan gradon de komplekseco, komunaĵo de ĉiuj homaj lingvoj. Pro tio, lerni kaj plej grave ellerni ĝin postulas konscian strebon kaj laboron kaj tute ne estas rezulto de mirakla facileco aŭ lingva osmozo. Historie, la streboj al disvastigo/pliutiligo estis ĝenita de tiuj kiuj sin ĵetis al la disvastiga (kaj eĉ pli danĝere) al la instrua laboro antaŭ ol ili mem ellernis la “facilan lingvon”. La malbonaj efikoj de tiu situacio estas multflankaj: ridindigo de la tuta strebo, pridubigo de la grava punkto de lingva facileco, aŭ (eĉ pli danĝere) transdoni ideon pri la limigiteco de la propraj lernokapabloj, kiun la aŭskultantoj povas konsideri ĝeneralan trajton de la tuta lingva komunumo.

Alia diskutinda punkto en tiu ĉi malnova argumento estas la rezultoj de esploroj kiuj sugestas, ke la relativa facileco de la lingvoj lernataj kiel dua lingvo dependas de la proksimeco inter tiu lingvo kaj la denaska lingvo de la lernanto. Surbaze de tiu ideo, ekzemple, la daŭro de la lingva trejnado de personoj kiuj laboras por la usona registaro eksterlande estas disdividita jene: 24 semajnoj: (germana, itala, franca, hispana kaj portugala); 36 semajnoj (svahila, indonezia, malaja); 44 semajnoj (hinda, urdua, rusa, hungara) 88 semajnoj (araba, ĉina, japana kaj korea). Tiu ĉi disdivido funkcias ankaŭ inverse: parolantoj de la araba kaj la ĉina raportas havi pli da malfacilaĵoj akiri fluecon en la angla ol parolantoj de la hispana. (Terence Odlin, Language Transfer, 1989).

Estus interese science esplori kiun lokon Esperanto okupus en tiu grupiĝo. Ĉu oni bezonos krei apartan kategorion, ekzemple, asertante ke oni povas akiri fluecon en Esperanto post 12-16 semajnoj da intensa lernado? Ĉu estos bezono mezuri la daŭron ĝis flueco depende de la denaska lingvo de la lernantoj? Ĉu samaj tendencoj trovitaj rilate la lernadon de la angla estos troveblaj rilate la lernadon de Esperanto?

“Por doni alternativan vojon al tiuj kiuj ne volas vivi en mondo unulingva (legu anglalingva).”

La juna Interret-civitano, fornaŭzita de la fakto, ke proksimume 80 elcentojn de la enhavo de Interreto estas en la angla (Barbara Wallraff, The Atlantic Monthly, 2000) povas trovi allogon kaj repaciĝon en la ideo lerni Esperanton por solvi siajn personajn komunikproblemojn. Kreskas la volo de multaj homoj ĉiam havi pli kaj pli da enhavo en la propra lingvo aŭ eĉ simple en “alia lingvo” ol la monopolisma angla. Kaj estas tiom da lingvoj en la mondo kaj la emo fariĝi flua uzanto de eĉ malgranda nombro el ili estas preter la kapabloj de la plimulto de la homoj, kaj eĉ pli, foruzas multege da tempo. Esperanto efikas antidote por tiuj kiuj malesperas kaj klopodas eskapi tiun ĉi situacion per cirkla kurado.

Konklude: Oni trovos tiom da kialoj kiom da homoj serĉantaj kialojn. Ni emu liveri al ĉiuj la ĝustan kialon. Ankaŭ ni devas konsideri la elmontradon de Esperanta praktiko kiel nerektan varbilon. La observantoj devas decidi per si mem ĉu indas okupiĝi pri la lingvo aŭ ne. La montrantoj eble ne bezonas doni argumentojn ĉu favorajn ĉu malfavorajn, ili nur devos montri la realan uzon de la lingvo por diversspecaj praktikaj celoj kaj sugesti la pli bonan mondon kiu povus estiĝi kiel konsekvenco de ĝia disvastigo.