Presita el Usona Esperantisto № 2014:2

Kiel esperantistoj festas Tagon de la Gepatra Lingvo?

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-26
[figure]

Mi denove embarasiĝis ĉar mi denove forgesis la okazon de la Tago de la Gepatra Lingvo. En Usono, lando de nenombreblaj lingvoj, mi certe povas trovi taŭgan manieron per kiu festeti la tagon, kvankam ne estas proksima al mi Esperanto-klubo.

En multaj landoj, inter ili Usono, ekzistas la kutimo ornami publike videblajn fenestrojn. Feliĉe, mia apartamento havas grandan fenestron kiu estas videbla de la korto de la konstruaĵo. Sed kiel mi venontjare ornamu tiun fenestron? Se mi videbligos klarigan afiŝeton kaj aldonos paperajn fluliniojn kaj specimenajn literojn de kelkaj alfabetoj, eble tio estos bona komenco.

Ĉu iu leganto havas aliajn ideojn pri manieroj per kiuj festeti la okazon?

Por tiuj, kiuj ne scias pri la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, ĝi estas iniciato de UNESCO, unue anoncita en 1999. Ĉiujare oni festas la 21-an de Februaro por subteni multlingvecon kiel gravan kulturan heredaĵon. Pri la ĉi-jara festo, Ĝenerala Sekretario Ban Ki-Moon skribis: “Ni ĉiuj kunlaboru por subteni lingvan diversecon kaj multlingvecon kiel ĉefelementon en niaj klopodoj konstrui pli bonan mondon kaj dignan vivon por ĉiuj.” — Red.