Presita el Usona Esperantisto № 2013:6

De kie venas la nomo Usono?

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-26

En ĉi tiu rubriko ni aperigas respondojn al viaj demandoj pri lingvo, gramatiko, kulturo, literaturo, historio, kaj iu ajn rilate Esperanton. Se vi havas demandon, nepre sendu ĝin al ni!

[figure]
Oni eĉ vendas t-ĉemizojn kun la usona flago por esperantistoj.

Pri la nomo Usono estas iom da mistero rilate al ties etimologio kaj ekapero en Esperanto. Ĝi estas frua vorto: jam en 1908 ĝi estis en la English-Esperanto Dictionary de Joseph Rhodes, kaj Zamenhof mem uzis ĝin en la Kongresa Parolado en Vaŝingtono, 1910. Foje oni aŭdas ke ĝi estis vorto uzata de Frank Lloyd Wright, la usona arkitekto, sed lia stilo Usonian aperis multe pli malfrue. Foje homoj supozas ke ĝi estis iom misformita el “Unuigitaj Ŝtatoj de Norda Ameriko” (kun S anstataŭ Ŝ), aŭ ke ĝi venis de anglalingva akronimo de “United States Of North America”, kun A → O por substantiva formo.

Don Harlow en afiŝo en la retejo de E-USA (18 Januaro 2007) skribis:

The name Usono was proposed in around 1904 by the French Esperantist Gaston Moch. He, however, apparently borrowed the name from the English-language press, which sometime in the late 19th century coined the term Usonia or maybe Usona (an acronym for “United States Of North America”) as shorthand for the United States. The latest use of the term in Anglalingvio was, as far as I know, when Frank Lloyd Wright developed his Usonian House; although once, when I was driving down Highway 49 in California on my way to a job interview in beautiful downtown Coarsegold, I crossed a crossroad with the interesting name Usona Road.

Sekve de tio, mi esploris kaj trovis la dokumenton en kiu aperis tiu ĉi propono. Danke al la grandioza Google-projekto pri skanado kaj enretigo de historiaj dokumentoj, eblis trovi ĝin per serĉado de Moch + Usono. Manke de alia informo, mi supozas ke tiu ĉi ja estas la enkonduka punkto de la vorto Usono en Esperanto.

La dokumento nomiĝas (dulingve) Histoire Sommaire de l’Arbitrage Permanent/Historio Resuma de l’ Arbitracio Konstanta, eldonita de Instituo Internacia de la Paco en Monako, 1905. Jen la citaĵo el tiu ĉi fonto (p. 48):

Usono, Unuigitaj Ŝtatoj de Norda Ameriko. – Strange estas, ke ekzistas nenia nomo por la regnanoj de Unuigitaj Ŝtatoj kaj por ilia nacio. Oni nomas ilin, ĝenerale, Amerikanojn; sed tiu nomo estas evidente malpreciza.

De kelkaj jaroj, oni komencas, en Unuigitaj Ŝtatoj, nomi la landon per la nomo Usona, kunmetita per la ĉefliteroj de la vortoj United States of North America (t.e. Unuigitaj Ŝtatoj de Norda Ameriko); tio, kio koncernas la landon, estas usonian, kaj, simile, la regnano estas nomata Usonian. Tiuj nomoj, tre oportunaj kaj bonsonaj, ŝajnas esti disvastigontaj, kaj oficiale akceptotaj.

En Esperanto mi proponas nomi la landon Usono; la responda adjektivo estus usona, kaj la regnano Usonano.

Eble oni povus diri UsonujoUsonlando por la regno, kaj Usono por la regnano. Sed la ĉi superaj vortoj ŝajnas al mi preferindaj.

Mi zorge transskribis kaj kontrolis la citaĵon. Moch ja skribis “oni nomas ilin … Amerikanojn” (devus esti “oni nomas ilin … Amerikanoj”). Mi rimarkis ke ofte en aliaj lokoj de la teksto li uzis la vorton “etato” anstataŭ “stato”. Bona ekzemplo de frua lingvaĵo.

Cetere estas sufiĉe amuze el nia fora perspektivo, ke li taksis la nomojn Usona kaj Usonian “disvastigontaj” kaj “akceptotaj”. S-ro Moch estis bona esperantisto, sed ŝajne malbona profeto!

Pri alia termino, Moch indikas en piednoto por la teksto ke: “Same, la konata moknomo Uncle Sam (Onklo Sam) devenas de la oficiala mallongigo U.S. Am.” Pri tio mi ne havas komenton.