Kristnaskaj rakontoj el franca Kanado, de Louis Fréchette. Rakontoj por homoj el ĉiuj aĝoj, verkitaj de grava kanada aŭtoro de la 19-a jarcento. Dua eldono. Mola bindaĵo. 130 paĝojn. 2013. Kanado. $20 + sendokostoj. Por mendi, skribu al francisko.lorrain@mac.com.
Aperis en Oktobro, ĉe Esperanto-Societo Kebekia en Montrealo, nova
Esperanta libro: Kristnaskaj rakontoj el franca Kanado de Louis
Fréchette[lui freŝet], grava kanada verkisto de la 19-a jarcento .
Fréchette vivis de 1839 ĝis 1908. Li studis juron en Kebeko, sed poste
dediĉis sin ĉefe al poezio, ĵurnalismo kaj eĉ politiko. Li tamen
publikigis kelkajn prozajn librojn — interalie tiun kristnaskan
rakontaron, kies angla versio, de li mem verkita, aperis en 1899 sub la
titolo Christmas in French Canada (Toronto, George N. Morang). Jaron
poste aperis franca versio de la sama rakontaro, La Noël au
Canada, ĉe la sama eldonejo. Kelkajn el tiuj rakontoj li verkis
originale en la angla kaj poste francigis, kaj la aliajn li verkis
france kaj mem angligis. Do li verkis ambaŭ versiojn mem! Fréchette
sufiĉe bone scipovis la anglan, loĝinte en Ĉikago kelkajn jarojn.
Li estis progresema homo, defendante, ekzemple, respublikismajn ideojn,
dum Kanado estis parlamenta monarĥio, parto de la brita imperio, do sub la
regado – tiam ne tiel formala, kiel ĝi nun fariĝis – de la brita
krono.
Liaj rakontoj ne celas ĉefe infanojn, sed male homojn el ĉiuj aĝoj. Kelkaj
el la rakontoj partoprenas, stile aŭ enhave, en la buŝa popolrakonta
tradicio tiam tre disvastigita tra la tuta franca Kanado: ofte, dimanĉe
postmese, aŭ dum longaj vintraj vesperoj, kunvenis homoj por aŭskulti
rakontiston, lokan aŭ vojaĝantan. La aliaj rakontoj de Fréchette
disvolviĝas en kadro pli “moderna” — tamen kompreneble 19-a-jarcenta.
Jen elĉerpaĵo el la rakonto Tom Karibu’, en kiu Fréchette prezentas la
popolan rakontiston Joĉjo Violono (p. 79–80):
Joĉjo Violono estis kurioza tipo de homo, tre interesa kaj populara, kiu
pasigis sian junecon en la arbohakejoj, kaj multe ŝatis rakonti siajn
vojaĝaventurojn en la nordaj regionoj, la arbokovritaj lignejoj de la
riveroj Otavo, Gatineau kaj Sankta-Maŭrico.
Li estis, tiun tagon, aparte inspirata.
Tom Karibu’ komencis malsupreniri la arbon, F. S. Coburn, 1899
Tiun matenon, li estis oficinta kiel “kunpatro”, t.e. baptopatro de
novnaskiĝinta etulo; kaj, ĉar la ceremoniaj akcesoraĵoj iom ŝveligis per
dolĉa venteto la velojn de lia natura elokvento, liaj rakontoj mirinde
antaŭeniris.
Kompreneble ĉiam temis pri okazaĵoj en hakistejoj kaj arbaroj: pugnaj
bataloj, viktimoj, eksterordinaraj fiŝkaptoj, miraklaj ĉasosukcesoj,
vizioj, sorĉado, ĉiuspecaj prodaĵoj; lia kolekto ampleksis rakontojn por
ĉiuj gustoj.
“Bonvolu diri al ni kristnaskan rakonton, Joĉjo, se vi konas tian, por
okupi la tempon, ĝis ni ekiros al la preĝejo,” ekkriis junulino nomata
Femia Boisvert.
Kaj Joĉjo Violono, kiu fieris scii, kiel montri respekton al la bela
sekso, tuj respondis per la karakteriza formulo ĉi-supre prezentita.
Tiam, malsekiginte sian gorĝon per fingrodiko da jamajka rumo, kaj
ekfajriginte sian pipon je la kandelo, per unu el tiuj longaj cedraj
splitoj antaŭe uzataj de niaj kamparanoj, kaj eĉ post la invento de
fosforaj alumetoj, li malfermis sian rakontadon per la sekvaj vortoj:
Mi volas diri al vi, geamikoj, ke, tiun jaron, ni dungiĝis por flosigi
arbotrunkojn super Bytown, ĉe la forko de malgranda rivero nomata La
Skabiulino, stranga nomo, sed sen rilato kun tio, kion mi rakontos.
Unua Esperanta eldono de la libro aperis en 1972, en traduko de la
kebekurba esperantisto Vincent Beaupré (1914–1984), kiu multe aktivis, ne
nur en Kebeko, sed ankaŭ en Kanada Esperanto-Asocio. Tiu eldono ne estis
presita, sed nur tajpita kaj multobligita.
Iniciatis la projekton reeldoni tiun rakontaron Zdravka Metz el Montrealo,
en 2008. Francisko Lorrain, same el Montrealo, funde reviziis la tradukon
de Beaupré, kaj poste kontrolis ĝin Bruce Crisp (Otavo), Giorgio Denti
(Romo) kaj Trefleo Mercier (Ŝerbruko).
Tiu dua eldono, kiel la unua, enhavas nur la ses plej bonajn rakontojn el
la dek du originalaj. La tekston akompanas la elstaraj ilustraĵoj,
nigraj-blankaj, de Frederick Simpson Coburn, ciferigitaj el la originalaj
eldonoj de 1899 kaj 1900. Coburn estas grava kanada
pentristo, konata ankaŭ kiel ilustristo de libroj. Helpe al nia
antaŭvideble internacia legontaro, ni aldonis piednotojn pri ĉiaj temoj –
historiaj, geografiaj, kulturaj, lingvaj, religiaj … – kaj mapojn
montrantajn la multajn lokojn menciitajn en la rakontoj.