Presita el Usona Esperantisto № 2013:1

Solvo de n-ro 2012:5

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-28

En numero 2012:5 Vilĉjo Harris prezentis enigmon el la libro Gimnastiko por Cerbo de Tacumi Hirosi, havebla ĉe la libroservo. Jen la solvo.

[figure]

La problemo ŝajnas komplika se oni provas sumigi la distancojn en ĉiu rondiro de la hundo. La homo konstante promenas, do la distanco inter homo kaj stacio konstante ŝanĝiĝas, kaj ĉiu rondiro de la hundo estas malpli longa ol la antaŭa.

La hundo tamen kuras pli rapide ol la homo, kaj ĝi kuras nur inter la homo kaj la stacio, do ili ambaŭ nepre atingos la stacion samtempe.

Konstatinte tion, ni povas solvi la problemon pli simple. Anstataŭ provi sumigi la distancojn de pluraj rondiroj, ni povas atenti nur du faktojn: la daŭron de la promeno de la homo, kaj la rapidecon de la hundo dum tiu daŭro:

  • La promeno de la homo daŭras duonhoron: 2 km (la distanco inter la domo kaj la stacio) dividita per 4 km/h (la rapideco de la homo) = 1/2 horo.

  • Dume, la hundo kuras konstante je 20 km/h. Tial la tuta distanco, tra kiu la hundo kuras, devas esti: 20 km/h x 1/2 h = 10 km.