Presita el Usona Esperantisto № 2012:3

Forpasis Cecilia Welna

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-29
[figure]
Cecilia Welna

Nia membro Cecilia “Ceil” Welna forpasis ĉe sia hejmo en Kensington, Konektikuto, la 8-an de Marto. Ŝi estis 84-jaraĝa. D-ro Welna estis antaŭa dekano ĉe la Universitato de Hartford, kaj amata profesoro de matematiko dum pli ol kvar jardekoj. Ŝi lernis Esperanton en la somera kursaro ĉe la Universitato de Hartford en la 1990-aj jaroj kaj estis dum multaj jaroj membro de Esperanto-USA. Legu pli ĉe la Universitato de Hartford.