Presita el Usona Esperantisto № 2012:3

La kreivo, la noviĝemo kaj l’ inventemo: Jen estas la signoj, per kies potenco …

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-29

Analizinte la historian evoluon de Usono en la lastaj du jarcentoj, oni povas facile malkovri la absolute fundamentan rolon de kreivo, noviĝemo kaj inventemo cele al ties ekonomia supereco kaj socia disvolviĝo. Inter miaj printempaj legaĵoj ĉi-jare troviĝas interesa libro kunverkita de Thomas L. Friedman, eksa redaktoro de The New York Times kaj Michael Mandelbaum, profesoro en la ekonomika fako de la universitato Johns Hopkins: Tio iam estis ni: Kiel Usono postrestis en mondo kiun ĝi inventis kaj kiel ni povas regajni elstarecon (angle: “That Used to Be Us: How America Fell Behind in the World It Invented and How We Can Come Back”). La libro analizas tre detale la eblajn kialojn de la nuna soci-ekonomiaj problemoj kiuj malhelpas al Usono daŭre havi pintan pozicion en la nuna mondo. La libro povas veki konsenton aŭ malkonsenton (depende de la starpunkto de leganto), sed kion mi vere ŝatas en la verko estas la optimisma mesaĝo de la aŭtoroj, ĉar ili same detale priskribas kion fari por eliri el la nuna stato kaj regajni la elstarecon.

Inter iliaj plej gravaj asertoj troviĝas la bezono pliintensigi kaj plivastigi noviĝemon, kreivon kaj inventemon, ĉar ĝuste la abundo de tiuj trajtoj ebligis la kreadon de la nuntempa mondo kaj certigis sukceson al tiuj, kiuj plej multe aplikis ilin. Leginte ĉion ĉi, mi ekpensis: Ĉu ni havas ion por lerni el la moderna historio de nia lando kio estus aplikebla al nia modesta mikrokosmo, tio estas Esperanto en Usono? La respondo estas jes, ni nepre estu noviĝemaj, kreivaj kaj inventemaj, ne ĉar ni volas regajni la mondan gvidan pozicion, laŭ la tezo de Friedman kaj Mandelbaum, sed ĉar ni riskas daŭre stagni, malkreski kaj eventuale malaperi. Kompreneble mi tute ne emas sonori falsan alarmon ĉi tie, sed la statistikoj rilate membrokvanton kaj partoprenon en diversaj asociaj agadoj devigas nin ĉiam zorgeme pripensi ĉu ni taŭge plenumas niajn celojn. Ankaŭ mi certas, ke niaj ĉefaj zorgoj ne estas aparte “usonaj”, ja multaj aliaj asocioj en la mondo, kaj ankaŭ nia tegmenta UEA suferas similajn problemojn, sed mi limigos la diskuton al la aferoj de Esperanto-USA.

Jen ekzemploj el kiuj espereble fontu sugestoj por estonta ŝanĝo:

  • Ni iom pasive spertis la kreskiĝon kaj pligraviĝon de Interreto kaj de la tiel nomataj sociaj komunikiloj (Fejsbuko, Tvitero, ktp) en la nuna mondo. Tamen ankoraŭ la strukturo de nia membreco en la asocio (tio estas, membrokategorioj kaj maniero fariĝi membro) estas tia, kiun ni evoluigis antaŭ jardekoj, certe antaŭ la naskiĝo de la nun ĉieestanta tuttera teksaĵo. Kion ni atendas por ŝanĝi la Statuton kaj krei “retan membrecon”?

  • En la faka literaturo publikigita en la angla kaj en pluraj naciaj lingvoj oni povas trovi ian bazan sciencon pri gvidado de senprofitcelaj organizoj al pli efika kaj fruktodona laboro. Temas pri sufiĉe konataj aferoj kiel kunkreado de celaro, kunkreado de imagoj pri la estonteco, analizo de fortoj, malfortoj, oportunoj kaj minacoj, kaj simile. La aplikado de tiaj ideoj kaj la trejnado de niaj aktivuloj laŭ la akumulitaj spertoj de homaj grupoj devas trovi lokon inter niaj prioritatoj.

  • Kompreneble ni daŭre vivas en mondo kie mono ege gravas, kaj ni revas pri multaj aferoj sed poste ni malrevas kiam ni enkalkulas la eblan koston kaj la maldikecon de nia monujo. Tamen de tempo al tempo per kreivo kaj inventemo eblas atingi aferojn sufiĉe multekostajn sen grandaj elspezoj. Kiel ekzemple faris brazilaj futbalaj fanatikuloj kiam ili sukcesis superŝuti televidstacion per miloj da mesaĝoj el la tuta mondo petante silentigon de unu el la anoncistoj (vidu la jenan paĝon en TED por rakonto en la angla). La fanatikuloj trompe/ŝerce petis pere de Tvitero al ĉiuj en la mondo sendi la silentigan mesaĝon en la portugala, kaj oni kredigis tiujn kiuj ne komprenis tiun lingvon, ke per tiu mesaĝo ili kontribuas (po dek cendoj por ĉiu mesaĝo) al kampanjo por savi minacitan (kaj tute neekzistantan!) amazonian birdon! Ho, ve! Tute eksterma ekzemplo, mi scias, sed tamen reala kaj realigebla kiam forta volo kuniĝas kun imagemo kaj ĝuste pri tio temas ĉe ni …

Kiam vi legos tiujn ĉi vortojn, jam restos malpli ol du monatoj por komenciĝo de nia jara kongreso en Dalaso. Mi invitas ĉiujn legantojn ĉeesti/partopreni la diskuton pri la vojoj al la estonteco en la laboro de Esperanto-USA. Dum vi pretigas vian partoprenon en la kongreso, bonvolu pensi kreive kaj noviĝeme kaj tio certe helpos al ni ĉiuj trovi la ĝustan vojon por ĉevalkuri antaŭen!