Presita el Usona Esperantisto № 2011:6
Krucvortenigmo: Tro da fervoro riskas pereon
Horizontale
- Longa vest’ unupeca
- Manĝos kiel bebo
- Adamedzino
- Pensaĵ’
- Rifuĝejo
- “Fiŝo scias pri ___o ankaŭ sen via saĝo.”
- Unua parto de proverbo
- Aldon’ de plibeligaj detaloj
- “Granda parolo, sed malgranda ___o.”
- Serpenta emblemo de la gazeto Beletra Almanako
- “Saluton masonisto, mia prapatro ____!”
- Verukhaŭta amfibio
- “Kion mi ne scias, tion mi ne ___as.”
- Peco
- Konfederaci’
- Eligis laŭtajn voĉsonojn, ekzemple pro doloro
- Malplenaĵ’
- Pozicio de kolo rilate al kapo
- “Ŝafo donas sian ___n, por ke mastro havu panon.”
- Sincera, favora
- Ĉefrolulo
- Israela fluglinio kun bone priskriba nomo en Esperanto?
- Rezina solvaĵ’
- Rubandforma pastaĵ’
- Dua parto de la proverbo en n-ro 15 horizontala
- “Tuso kaj ___ ne estas kaŝeblaj."
- Konformas sin al tio, kion oni ordonas
- Dum lia deĵoro fondiĝis CWA, WPA, CCC kaj SSA
- Usona verkisto Westover
- Luksa plezurŝipo
- Nek estintece, nek estontece
Vertikale
- Eventuala submara danĝero por n-ro 58 horizontale
- Nazimpresil’?
- Germana nomo de svisa urbo kiu gastigis UK-on en 1913, 1939, kaj 1947
- Marfiŝo kiu vivfine migras kontraŭflue en riveron
- Utiligu
- “En ___ angulo alia postulo.”
- Frukt’ el kiu oni produktas bongustan n-ro 40 vertikale
- Daŭre aŭdiĝis post ĉeso de la kaŭzo
- Interna
- “Rezisto ___as”, laŭ devizo de la ekstertera kolektivo Borg
- Jaroj ekde naskiĝo
- Renforma semo el guŝo
- Mov’ de rivero
- “Tute libera, kiel birdo ___.”
- “Rajdi sur ĉevalo ___ __ lernas sen falo.”
- Buŝo de n-ro 42 vertikala
- Mispaŝ’
- Malolda
- Eksprezidento alnomita “Vavo”
- Havante neniun antaŭ si
- Filament’, ekzemple ero de histo
- Plant’ kun kvinpetalaj floretoj purpuraj
- Subteraj kanaloj por malpuraĵo
- Societ’ por tiuj kun komunaj interesoj
- Grasa fluaĵ’
- Daisy, Daffy, aŭ Donald
- Ses-edra
- Venena arbust’, aŭ greka mitul’ kiu aliformiĝis en laŭron
- “Ŝiru vin __ __ partojn, la mondo trian postulos.”
- Teleskop’
- Musmalamik’?
- Fari ion ne precizigitan
- “Kia la homo, tia lia ___o.”
- Nea konjukcio kiu ofte aperas duope
- Longa, mallarĝa, kaj plata lignopec’
Kiel kutime, inter solvintoj de la krucvortenigmo ni lotumos $10-rabaton de la libroservo. Ĉiuj membroj rajtas partopreni, sed solvoj nepre alvenu al la redakcio, aŭ poŝte aŭ rete, antaŭ la 30-a de Februaro 2012. Bonŝancon!