Presita el Usona Esperantisto № 2011:3
Krucvortenigmo: Langotordilo
Horizontale
- Apartigil’ interpunkcia
- * Kverkonukso
- Listfinanta mallongigo
- Malvira
- * Fluas en ĝin river(et)o
- Ide’ konforma al la realo
- Spaceto por iu en aviadilo, buso, ktp.
- Moskeestro
- Ceter’
- Maldika, diskforma bakaĵ’ el pasto
- Paperfoliet’ sur kiu oni skribas noton
- “____ pli peza ol fero, pli malpeza ol aero.”
- Kunligi ŝtofon per fadeno
- Monstro Tolkien-a
- Prefikso ambaŭseksa
- “___ faras ion, mono ĉion.”
- Preta esprimi ŝuldan senton
- Mamul’ kun grandaj kornoj el la nordokcidento
- Mi + mi
- Sterk’
- Aldonos natrian kloridon
- Hom’ el la lando de Ragnarsson kaj Björk
- Virta alinomo de kantisto Paul David Hewson
- Kun angula mezuro egala al 90º
- Malsupra Mezopotami’
- Disigi, eble per hakilo
- “Se vi volas filinon, _____ patrinon.”
- Surkovril’
- * Ruband’ kudrita al vesto, ekzemple uniformo, por ĝin ornami
- “Li taŭgas nek por studo, nek por ___o.”
- “Vivo” virtuala, kun avataroj
- Foja rezult’ de tro longa pluvo
- Unu, en Urbana
Vertikale
- Ag’ kiu princigis ranon?
- “Al la buŝo de ‘___’ neniu povas ordoni.”
- Sudeŭropa ĉefurbo kiu en 1968 gastigis la UK-on
- Not’ pri vorto malofta
- Bebtrinkaĵo
- “Por ĉiu ___ venas la tempo por pago.”
- Ne, en Nov-Zelando
- “_____ la manon, sed celas la panon.”
- “Ne ___o, sed kvalito decidas pri merito.”
- Afer’ pri kio oni parolas, skribas, ktp.
- ___ tio (“tial”)
- Malsan’ infekta kiu difektigas la haŭton
- Materikvanto
- Manĝil’
- Plene ekzameni
- Eligis radiojn videblajn
- Diskforma
- * Benjamin Franklin ne estus elektinta ĝin emblemo de Usono
- Ĝi diferencigas disde viroj kaj inoj
- Starigi, trovi la veran individuecon de iu aŭ io
- Pasia, fervora
- “Ne kredu al orelo, kredu ______.”
- Tag’ iam nigra (en Oktobro 1929), foje balota (en Novembro) kaj eĉ dika (ĵus antaŭ Karesmo).
- Monaĥejestr’ , por benediktanoj
- * “____ dormado ŝuldojn kreskigas.”
- Sinteza fibr’, ofte uzata en ŝtofo
- Senatano Paul de Kentukio
- Plena kred’
- Malplezur’ osceda
- Seninterrompa moviĝ’, kiel akvo en rivero
- Nuna hejm’ por kelkaj golfpilkoj de Alan Shepard
- Daŭre
- Membr’
Inter la solvintoj ni lotumos $10-rabaton de la libroservo de E-USA. Ĉiuj membroj rajtas partopreni, sed solvoj nepre alvenu al la redakcio, aŭ poŝte aŭ rete, antaŭ la 17-a de Julio. (La adreso de la redakcio troviĝas en paĝo unu.) Bonŝancon! La ĉi-numera krucvortenigmo nomiĝas Langotordilo, kiu estas aludo al la stelmarkitaj solvoj.