Presita el Usona Esperantisto № 2011:3

Nun eĉ eksterteraj zombioj parolas Esperanton

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-30
[figure]
Emblemo de fikcia luna bazo “Jackson Lunar Base“.

En Aŭgusto de 2010 Mar Cardenas ricevis mesaĝon kiu enkondukas s-ron Christopher R. Mihm el Minesoto, sendependa kreanto de filmoj pri hororo kaj scienc-fikcio. Li prilaboris novan filmon, kiu nomiĝas Attack of the Moon Zombies (“Atako de la Lunaj Zombioj”).

Li havis du modestajn demandojn:

Unue, ĉu ni bonvolus kontroli lian tradukon de Peace through Science, kio aperos en la emblemo de la uniformoj por la filmo.

Due, ĉu ni konsentus traduki la tutan filmon en Esperanton? Temas pri Esperanta lingvotrako por la nova filmo. Ĉar la kostoj de liaj filmoj estas pagataj de la arduloj pri la filmoj, li povos kompensi nin nur per la feliĉo de la kunlaboro, kaj la espero, ke nia kunlaborado gajnos favoran renomon por lia grupo kaj por Esperanto.

Al ambaŭ demandoj Mar jesis iom senhezite. “Kiam mi donis jesan respondon al la unua ret-mesaĝo de Kris”, ŝi diris, “mi tute ne sciis ĉu mi havus eĉ unu helpanton! Oni povas diri ke ĝi estis ‘fid-salto.’”

La filmoj de Christopher R. Mihm estas en la stilo de la 1950-a jardeko, uzante la teknikojn kaj supozojn de tiu tempo. Lia nuna filmo situas en internacia luna bazo en la fora estonto. Fakte, 1976, laŭ la optimista vidpunkto de la 1950-aj jaroj. Kaj optimistoj de tiu epoko nature supozus uzon de la internacia lingvo de paco por kunlaborado. Pro tio li ekhavis la ideon uzi Esperanton en la uniformoj de la aktoroj kaj en la scenaĵoj.

Do li sendis al Mar manuskripton de 60 paĝoj kaj 800 linioj da dialogo. Per sia mesaĝlisto “Grupo Amikema” ŝi ekis varbi kunlaborantojn. Iuj respondis por korekti la emblemon, iom malpli por la traduklaboro. Mar rakontas,

Kelkaj esperantistoj ofertis helpon kaj mi sendis al ili paĝon da teksto por traduki, sed de ili mi neniam ricevis tradukitan tekston. Tio iom seniluziigis min.

Kelkfoje mi maltrankviliĝis de estontaj kritikoj pri traduk-eraroj, venantaj de tiuj al kiuj mi petis helpon sen ricevi ĝin. Tamen, mi daŭre laboris.

Certe la tradukado postulas laboron kaj tempon, kaj oni povas komenci kun bonkora intenco por poste heziti antaŭ la defio.

Tamen, eĉ per necertaj paŝoj la laboro iris ĉiam antaŭen. Por ĉiu demisio alvenis nova volontulo. Ni ĉiuj ricevis niajn tekstojn kaj resendis la verkaĵojn al Mar.

Bonŝance, kelkaj bonkoraj esperantistoj multe apogis la traduk-projekton. Georgo Baker provlegis ĉies laboron kaj mi finpretigis la tradukitan dokumenton por Kris.

Mar eĉ verkis gvidilon por la prononco de Esperanto, kaj sondosierojn de sia voĉo kiel ekzemplo de la Esperanta parolmaniero. Estis en Decembro kiam ni sendis ĉion al la reĝisoro kaj elspiris kontente.

Surprize en la mezo de Februaro ni ricevis la peton, ke ni ankaŭ voĉaktoru por la Esperanta sontrako. La afero estis, ke mankas tempo por trejni la geaktorojn en la prononco de Esperanto. Li bezonas registri ĉion antaŭ la komenco de Aprilo por presi la DVD-ojn. Ĉu ni povus helpi?

Mar kaj mi diskutis, kaj ĉar ŝi ne havas en Sandiego grandan grupon de esperantistoj, mi supozis, ke la laboro de dublado estu bazita en Sanfrancisko. Mi ne ekpensis, ke ni diru “ne”, kaj neniam dubis pri ŝia senlaca subteno.

Kiam Georgo interesiĝis pri sonbendigo de la tekstoj mi certis ke li freneziĝis. Kie li trovus tiom da voĉaktoroj? Laŭ mi tiu tasko estas eĉ pli malfacila ol simple traduki tekstojn!

Tamen, li sukcesis! Li ne nur trovis voĉaktorojn sed nun la projekto estas sufiĉe fama en Esperantujo kaj multe da samideanoj antaŭĝojas spekti la filmon kiam ĝi estos finfine publikigita!

Certe la sukceso ne estas mia, sed de ĉiu, kiu senlace helpis min. Por ĉiu manko iu aperis ĝustatempe por plenumi ĝin. Se iu ajn en nia grupo ne farus sian taskon ni eble ne sukcesus en la disponebla tempo. Estis la bonkoreco kaj sindediĉo de ĉiuj, kio kreis la rezulton.

Niaj ĉefaj voĉaktoroj estis Duncan Charters, Miko Sloper, Jennifer Bondelid, kaj Mar Cardenas, kiuj surŝultrigis la plej defiajn rolojn kun po 130 ĝis 200 linioj. Ankaŭ notinda estas Max Varazslo, kiu kreis en Esperanto kentukian parolmanieron por la originala piloto en la filmo.

Aliaj voĉaktoroj estas Enrique Ellemberg, Stephen Schwichow, George Baker, Lucille Harmon, Gregory Tseytin, Derek Roff, David Rutan, Yumiko Fujii, Masaaki Tahara kaj Brandon Sowers.

Tradukintoj estis George Baker, Mar Cardenas, David Rutan kaj Andrea Monticue. Redaktintoj por la Esperantaj sondosieroj estas George Baker kaj Enrique Ellemberg.

Gravan dankmencion meritas Enrique Ellemberg, kiu elserĉis kaj klare priskribis rimedojn kaj metodojn por registrado kaj redaktado de la sondosieroj. Eĉ tiuj el ni, kiuj ne havis sperton en tiu laboro sukcesis fari sian rolon. Nia laboro progresis malgraŭ tio, ke ni estis en malsamaj regionoj, eĉ landoj, kaj ne havis la komunan tempon por labori kune.

En la vortoj de Mar,

Mi estas tute surprizita pri nia bela projekto, pri la alta nombro de sindediĉaj homoj kiuj kontribuis al ĝi. Mi ege dankas ĉiujn kiuj daŭre apogis la projekton!

Do, Attack of the Moon Zombies estas finita kaj sendita por presi. En Minneapolis oni pretigas la gajan mondo-debuton de la filmo en la 25-a de Majo. Pro la senpagitaj laboroj de multaj ĝenerale normalaj homoj naskiĝis nova retrostila scienc-fikcia filmo por stari apud la klasikaj filmoj de la 1950-a jardeko, kiel The Thing kaj Attack of the Crab Monsters.

Kion ni pensu pri Chris Mihm kaj la aro de aktoroj, laborantoj, monkontribuantoj, admirantoj, kaj nun esperantistoj, kiuj laboras senpage por krei ion feliĉigan, amuzan, eĉ belan per propraj manoj, mensoj, kaj koroj? Ĉu oni povus diri, ke la mesaĝon de Mihm estas, ke la espero kaj optimismo ne eksmodiĝis; ke purkora laboro beligas la vivon; ke feliĉiga sensencaĵo povas esti la plej profunda saĝo?

Eblas ankaŭ spekti la antaŭfilmon en YouTube:

Por ekscii pli pri la filmo, vizitu ĝian ret-paĝon.