Presita el Usona Esperantisto № 2011:3

Pluraj pluraloj problemdonaj

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-30

Pluraloj en Esperanto ĝenerale estas sufiĉe facile uzeblaj, sed kelkaj ja kaŭzas al la esperantistaro malfacilaĵojn. Mi suspektas, ke multaj el ni estis surprizitaj kiam ni eksciis, ke Ŝi havas longajn harojn estas la ĝusta maniero traduki She has long hair. Ĉi-sube, mi rimarkigos al vi kelkajn aliajn pluralojn kiuj estas ofte misuzataj.

En la angla, oni uzas la pluralon pants por nomi unu veston. Oni agas simile ankaŭ en aliaj lingvoj: ekzemple, en la hispana oni nomas la veston pantalones. Pro tiu alilingva kutimo, multaj homoj nomas la veston pantalonoj en Esperanto. Tio tamen estas eraro: la vorton pantalonoj oni uzas nur kiam efektive temas pri pli ol unu vesto. Ordinare, do, oni diru ekzemple Mi portas pantalonon anstataŭ Mi portas pantalonojn (krom se vi ial portas almenaŭ du pantalonojn samtempe).

Kontraste al pantalonoj, la vorto okulvitroj estas uzata pli malpli same kiel la ekvivalenta vorto en la angla: paro da okulvitroj estas unu objekto konsistanta el du kunfiksitaj lensoj. Plej ofte, nur la vorto okulvitroj estas bezonata: Li portas okulvitrojn, Ŝiaj okulvitroj estas novaj, kaj aliaj similaj frazoj estas tute bonaj. La pli longaj esprimoj paro da okulvitroj kaj paroj da okulvitroj estas utilaj kiam oni volas emfazi, ke temas pri nur unu objekto aŭ pli ol unu objekto: Mi havas unu paron da okulvitroj; Estas du paroj da okulvitroj sur la tablo.

La vorton ferio oni kutime tradukas al vacationholiday. Tiuj tradukoj estas ĝustaj, sed ekzistas erariga diferenco inter la signifoj de tiuj vortoj kaj la signifo de ferio. Vacation kaj holiday povas daŭri tagojn, semajnojn, aŭ eĉ pli longe. Ferio, tamen, daŭras nur unu tagon. Plurajn tagojn, dum kiuj oni ne estas devigata labori, oni nomas ferioj.