Presita el Usona Esperantisto № 2010:2
Krucvortenigmo: Tri, du, unu … ek!
Horizontale
- Geedziĝa ricevaĵ’
- *Translingva transig’
- *Fari teksaĵon per longaj pingloj
- ”___ faras ion, mono ĉion.”
- Animaloj, Vegetaloj aŭ Fungoj, ekzemple
- Kapjeso, en Kansas City
- Estigdat’
- Malmilde, tranĉe
- Aparat’ por desegni angulojn 90-gradajn
- Ronda plataĵo; kun -teko ĝi fariĝas dancejo
- Falanta floketar’
- Surdorsa seĝ’
- Estaĵ’ kiel Tinkerbell, ekzemple
- Surpriza ĉagren’
- Jes, por Jacques
- *“Ne _____, trankvile decidu.”
- “Vi sekrete vorton diros, ĝi tra l’ tuta mondo ____.”
- Nepluiga prefikso?
- Malest’
- *Kunligita societ’
- *Laborĉesig’, ofte fare de sindikato
- Maljesi
- Membriga sufikso
- Pli en Puerto Vallarta
- Glueca suk’, ofte el arbo; kaŭĉuk’
- Amanta posedi kaj montradi bagatelojn; sinmontrema
- “Pli bona branĉo sennuksa, ol kaĝo plej ______.”
- *Ne estis certa pri io
- *”Kiu ____, ankaŭ aŭdu la duan.”
- Kontraŭiga prefikso
- Kunmetita formo de la participo “estos …-onta”
- Akvuj’ kiel Huron, Ontario aŭ Erie
- Malgranda
- Malspertulo, nefakulo
- Multiplika sufikso
Vertikale
- Loĝanto de Kopenhago
- Sharif kiu aperis en Doctor Zhivago
- Trinkpropon’
- Stango surtegmenta, per kiu veturilo ricevas elektron
- Plektaĵ’, foje komputila
- Daŭra uz’ de forto aŭ kapablo
- *Konsentis pagi salajron al iu por laboro
- Ĝi troviĝas meze inter jo kaj mo
- *Ĝi ofte akompanas manĝon
- “Ho, mia ___!”
- “Bona ___o venas post la pereo.”
- Parenco, en Paducah
- Aprob’ kaj akcept’ per favoraj krioj
- Flava part’ de la sango
- Plezure; “Kiu venas plej frue, sidas plej ___.”
- “Longe ŝtelas ŝtelisto, tamen ____ li pendos.”
- *Instrui, kulturi; “Oni ___s min kiel idealiston.” – Zamenhof
- Laŭmode eleganta
- “Oni batas la ____, por provi ĝian valoron.”
- Interpunkcia apartigil’
- Fremda liter’, kiun esperantistoj ofte uzas rete
- Fikcia fluganto Peter, kiu rifuzas plenkreski
- *Varmigas surplaĝe
- *Grandokula bird’ kiu diras “Hu!”
- Viro, en Virginia
- Parto de teatrejo malantaŭ la scenejo
- Farita el metalo griza
- Ronĝanta bestet’ kiu foje loĝas dome
- Dense harkovrita; aŭ la iom harkovrita Bob de This Old House
- Veturi kvarrade
- *Ofta akompananto
- Marko de sveda ilo, per kiu oni povus fari 49 vertikale
- Londonan’
- *Intertempe; okazante en la daŭro de io
- “Per lango flatas, per mano ___as.”
- Konstruaĵ’ por elakvigi ŝipon
- “Pli bona io ___ nenio.”
Unu solvinto ricevos $10-rabaton de la libroservo de E-USA. Ĉiuj membroj rajtas partopreni, sed solvoj nepre alvenu al la redakcio (aŭ poŝte aŭ rete) antaŭ la 27-a de Aprilo. Ĉu vi pretas, enigmemuloj, malkaŝi la sekreton de la stelethavaj aludoj? Tri, du, unu … ek!