Presita el Usona Esperantisto № 2009:1

Solvo de la enigmo en № 2008:6: Mia loĝejo – mia reĝejo

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-21
[figure]

Gajnis en la lotumado Arlyn Kerr! Gratulojn ankaŭ al niaj aliaj solvintoj: George Baker, Brian Neil Burg, Olga du Temple, Ellen Eddy, Keneĉjo Goldbergo, Lucas Graves, Bill Harmon, Kevin Haulk, E. James Lieberman, Peter McCorquodale, Amanda Higley Schmidt kaj Russ Williams.

Nekutime multaj solvoj venis al la redakcio lastatempe. Ĉu pro manko de someraj distraĵoj? Ĉu oni fariĝis pli ludemaj? Aŭ ĉu kulpas la vetero?

Nu, almenaŭ ĉe la redakcio (en okcidenta Novjorkio) ĉio jam ĝisfunde frostiĝis. Eĉ pli frosta, ŝajne, estas la Nordokcidento, el kie venis bela karto de s-ino Olga du Temple en Vankuvero. Ŝi afable skribis:

La krucenigmo estis taŭga distraĵo dum la nekutimaj decembraj tagoj: Dika du-futa neĝtavolo kovras ĉion. Dum la lastaj du semajnoj kondiĉoj sur la lokaj ŝoseoj estis danĝeraj, kaj sekve la – alie regula – liverado de ĵurnaloj ne okazis. Tial mankis al mi la ĉiutaga dozo de unu ĵurnala krucenigmo. Feliĉe, mi trovis la vian, kaj tio portempe savis min de nerva kolapso.

Dankon pro la kuraĝigaj vortoj, Olga, kaj ni esperas, ke eĉ pli sanigos vin la ĉi-monata enigmo. Restu varme!