Presita el Usona Esperantisto № 2009:1

Krucvortenigmo: po-vortoj

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-21
[figure]

Horizontale

  1. Diserv’ katolika
  2. Kapabl’, fort’
  3. Alta ŝu’, aparte utila dumvintre
  4. Daŭre
  5. Po-kvanta manĝaĵo
  6. “Trafi du celojn per ___ ŝtono.”
  7. Grava datreveno, ofte cent- aŭ kvindek-jara
  8. “Sen ____o ne venas oro.”
  9. Iama ELNA-prezidanto Harlow
  10. Viva plezur’ en animo
  11. “Vulpo mienon ŝanĝas, sed ___ kokidojn manĝas.”
  12. Paŝi, veturi, galopi aŭ flugi
  13. Longa, mallarĝa kaj maldika lignopeco; post b-, ĝi fariĝas urba insekto
  14. Sukersolvaĵo, foje acera
  15. Eŭropa ___o (politika asocio)
  16. Globforma pec’
  17. Pingloarb’, ofte vidita kristnaske
  18. Riskos monsumon en ludo
  19. Ofta ekkrio en la _Plaza de Toros_
  20. Ŝafharar’
  21. “Al la buŝo de ___ neniu povas ordoni.”
  22. Ĉirkaŭo de la homa korpo ĉe nivelo de koksoj
  23. L-sekvaĵo
  24. Korneca elkreskaĵ’, ofte lakita
  25. Ili ŝirmas la koron
  26. Ŝi + li, ekzemple
  27. “Kiu ___as kun koto, malpurigas la manojn.”
  28. Serĉe renkonti
  29. Nomo de la simbolo kiu anstataŭas du literojn tra tiu ĉi enigmo
  30. Sufikso rilate al doktrino aŭ kutima ago
  31. Glatiga, briliga frotado
  32. Grava org. en Roterdamo
  33. Saketo alkudrita al vestaĵo
  34. Jokohaman’
  35. Defendata asert’, ofte scienca

Vertikale

  1. Monat’ de la Landa Kongreso de E-USA, 2009
  2. Retadresa finaĵo
  3. Gras’ animala
  4. Etno, socio
  5. Pene tiri
  6. Trajto; (aŭ) Itala verkisto Umberto
  7. Ŝi + mi, ekzemple
  8. Malnova, mallonga mezurunuo, ofte uzata en Usono
  9. Petola knabet’
  10. Frakcio en la formo 1/…
  11. Babela simbol’ de lingva ĥaoso
  12. “Bona ___ venas post la pereo.”
  13. Spicaĵ’ kiun malŝatas vampiroj?
  14. Brando farita el juniper-beroj; lamploĝanto?
  15. Religia himn’ hebrea
  16. Orient-mediteranea ŝtat’
  17. Renoprodukto
  18. Longa, konstanta kutim’
  19. Jure nuligi
  20. Bela, ornama vegetaĵo
  21. Grasaj fluaĵoj
  22. “Sen ___, kolero estas ridinda afero.”
  23. Sufikso rilate al subtenanto aŭ profesiulo
  24. Malplezuri pro senintereso
  25. Brulegi; fervori
  26. Nomo de la librego, kiun enmane tenas Lee Miller ĉi-numere
  27. “Kiu mem sin ___s, malbone odoras.”
  28. Por malridemuloj, ili kaŝas la dentojn
  29. Land’ kie okazis la UK en 1910
  30. Ideala modelo
  31. P-sekvaĵo
  32. Palindroma mezurunuo elektra
  33. Infana ludil’, kutime homforma
  34. “Senĉesa ___o eĉ ŝtonon traboras.”
  35. Maljese
  36. Malseka lok’ meze de dezerto, ekzemple
  37. Dua plej granda urbo en 51 vertikale (mll.)