Usona Esperantisto № 2009:1

Venuso kaj la Plejadoj

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-20

Por soleni la 400-an datrevenon de la unuaj astronomiaj observoj fare de Galileo, dum 2009 la Unuiĝintaj Nacioj kaj aliaj internaciaj asocioj festos la Internacian Jaron de Astronomio. La celo estas veki intereson ĉirkaŭ la mondo pri scienco kaj pri la diversaj mirindaĵoj facile videblaj en la ĉielo. Tiuspirite ni inaŭguras ĉi-numere novan, iom eksperimentan rubrikon pri diversaj ĉielaj aktualaĵoj videblaj el la norda duonsfero. Por ke ĉiuj povu partopreni, ni traktos aferojn videblajn per nur senhelpa okulo aŭ simpla binoklo.

[figure]
La sudokcidenta ĉielo, kiel ĝi aspektos ĉirkaŭ la 8-a aŭ 9-a vespere dum Februaro kaj Marto.

Ĉiuvespere dum Februaro kaj Marto, en la okcidenta krepusko glacie radias brila Venuso. Venuso estas aparte rimarkinda ĉar ĝi brilas pli hele ol ĉiuj aliaj astroj en la ĉielo (krom la luno kaj suno). Se vi zorge serĉos en la okcidenta ĉielo, vi povos trovi ĝin eĉ antaŭ sunsubiro!

Ĉar ĝia orbito estas malpli larĝa ol la orbito de Tero, Venuso neniam vagas tro for de la suno en nia ĉielo. Kiam ĝi ne estas tute kaŝita en la suna brilego, ĝi aperas kiel “matena” aŭ “vespera” astro.

[figure]
Foto fare de la soveta sondilo Venera 13, unu el nur kelkaj esploriloj kiuj sukcese atingis la surfacon de Venuso. La intensa atmosfera premego kaj varmego malfunkciigis la sondilon post nur 127 minutoj.

Kompreneble Venuso ne estas stelo, sed planedo. Ĝi tre similas al Tero laŭ grandeco kaj gravito, kaj pro tio oni foje nomas Teron kaj Venuson “ĝemeloj”. Tamen malgraŭ la simileco al Tero – kaj malgraŭ la ofta onidiro ke “virinoj venas de Venuso” – efektive Venuso tute ne taŭgas por homoj. La atmosfero, kiu konsistas plejparte el karbona dioksido, estas multe pli densa ol la nia. Ĉe la surfaco la atmosfera premo estas same forta kiel la premo de akvo je unu kilometro sub la maro. Kaj pro fortega forceja efiko, temperaturoj kutime atingas pli ol 400 ºC. Do, bedaŭrinde, ajnaj homoj sur Venuso (ĉu inaj ĉu malinaj) estus rapide kaj ĝismorte premitaj kaj rostitaj!

En la suda ĉielo staras la plej fama kaj rekonebla el la konstelacioj, konata per diversaj nomoj ekde prahistorio. Al ni, ĝi nomiĝas Oriono, la ĉasisto. Meze de Oriono, inter la blu-blanka Riĝelo en lia piedo kaj la oranĝ-ruĝa Betelĝuzo en lia ŝultro, troviĝas la tri steloj de lia “zono.” Tiun facile troveblan triopon ni utiligos kiel montrilon por trovi aliajn objektojn.

[figure]
La Plejadoj, fotitaj de la observatorio Palomar. La nebuleco ne videblas sen long-daŭra foto, sed eĉ binoklo montras mirindan stelamason.

Sekvu la linion de la zono maldekstren kaj vi trafos la plej helan stelon en la ĉielo: Siriuson. Per observado de etaj osciloj en la moviĝo de Siriuso, astronomoj en la 19-a jarcento malkovris ke ĝi havas etan orbitanton. Tiu malhela objekto, kiun ni nun nomas Siriuso-B, estas efektive “blanka nano”: kolapsinta, densega kerno de mortinta stelo.

Nun sekvu la zonon de Oriono dekstren. Vi alvenos ĉe hela Aldebarano, la arde ruĝ-oranĝa okulo de la konstelacio Taŭro. Iru dekstren iom pli kaj vi atingos la Plejadojn, unike kompaktan kaj allogan grupeton de steloj. La Plejadoj ne estas tiel helaj kiel Aldebarano aŭ Siriuso, do se vi loĝas en loko kie poluas la ĉielon multe da artefarita lumo (ekz. apud urbego), vi eble bezonos helpon por trovi la Plejadojn.

[figure]

Samkiel Orionon, la Plejadojn konis multaj popoloj laŭ diversaj nomoj. Laŭ la greka mitologio, ili estis la sep filinoj de Atlaso, la titano kiu apogis la mondon. Por la vikingoj, ili estis la kokinoj de la diino Freja. En la svahila lingvo ili estas Kilimia, nomo ligita al la sezono de kultivado. Kaj en la japana ili nomiĝas Subaru. (Kiam vi venontfoje vidos aŭton de la samnoma firmao, serĉu la stelojn en ĝia emblemo!)

Sub sufiĉe klara ĉielo, oni povas kalkuli almenaŭ ses stelojn el la Plejadoj per senhelpa okulo. Sed per binoklo oni malkaŝas veran juvelaron. Efektive, la Plejadoj estas stelamaso kun pli ol 500 membroj, ĉiuj naskiĝintaj el la sama hidrogen-nubego. Se vi havos ŝancon serĉi ilin, nepre provu!