Usona Esperantisto № 2009:1

Intervjuo kun Steven Cybulski

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-20

Jen ni inaŭguras novan serion de intervjuoj kun konindaj – sed eble ne sufiĉe bone konataj – esperantistoj el Usono. La celo estas renkontigi vin kun viaj samlandaj najbaroj kiuj uzas la lingvon en novaj, unikaj, aŭ alimaniere interesaj projektoj.

Unue ni intervjuas s-ron Steĉjo Cybulski, bakalaŭra studento ĉe la Universitato de Roĉestro, Novjorkio. Li eklernis Esperanton antaŭ nur unu jaro, kaj lastatempe li uzis la lingvon en siaj universitataj studoj.

[figure]
Steĉjo ricevas diplomon de NASK 2008. Foto de Meja Juna.

Kion vi nun studas ĉe la universitato?

Precipe verkadon, literaturon, kaj religion. Tamen, ĉiujare la Universitato de Roĉestro permesas al kelkaj studentoj resti dum senpaga kvina jaro por studi ion, kio ne rilatas al iliaj ĉeffakoj. Mi estas unu el tiuj studentoj, kaj mi studas la japanan lingvon kaj la historion kaj kulturon de Japanujo.

Krom Esperanto, kio estas viaj ŝatokupoj?

Mi tre ŝatas ĵongli, kaj povas ĵongli (aŭ, verdire, ĵonglaĉi) per sep pilkoj. Krome, plaĉas al mi ludi la gitaron.

Kiel vi eklernis Esperanton, kaj kiam?

Mi eklernis Esperanton en Februaro de 2008. Unue, mi lernis per kelkaj metodoj samtempe: mi partoprenis kurson, kaj uzis la rimedojn ĉe lernu.net, kaj faris la lecionojn el la lernolibro de David Richardson, Esperanto: Learning and Using the International Language. Post tio, mi iris al Kalifornio por studi la lingvon ĉe la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto (NASK).

Kvankam multaj homoj interesiĝas pri la ideo de internacia lingvo, malmultaj vere dediĉas sin al profunda lernado. Kial vi decidis serioze studi Esperanton?

Mi ekstudis Esperanton pro multaj kialoj: ĉar mi volas vojaĝi, ĉar mi esperis ke la lernado de Esperanto helpus al mi lerni aliajn lingvojn, kaj tiel plu. Tamen, unu sperto ŝajnas al mi aparte menciinda. Dum la aŭtuna semestro de 2007, mi partoprenis kurson pri artefaritaj lingvoj. Ni lernis pri multaj lingvoj, inkluzive Esperanton. Plaĉis al mi la ideo de Esperanto, sed tio ne sufiĉis por igi min ekstudi la lingvon.

Tamen, je la fino de la semestro, brazila esperantisto kiu estis vojaĝanta en Usono vizitis la klason. Li parolis en Esperanto pri siaj spertoj, dum iu interpretis. Li diris al ni pri la multaj fojoj kiam lia scio de Esperanto multe helpis lin, kaj pri aliaj fojoj kiam tiu scio povigis lin helpi al aliaj homoj. Liaj rakontoj tre interesis min, kaj mi trovis la lingvon tre bela.

Antaŭ tiu tago, mi jam aŭdis ke Esperanto estas same uzebla kiel aliaj lingvoj, sed tion mi ne povis tute kredi sen pruvo; mi ankoraŭ ne aŭdis pli ol kelkajn frazojn en la lingvo. Tiun tagon, mi ricevis la bezonatan pruvon, kaj mi ekpensis, ke eble mi studu Esperanton.

Nu, kiel vi planas uzi vian novan lingvoscion?

Nu, unue mi volas perfektigi (aŭ almenaŭ plibonigi) tiun lingvoscion. Ĉi-jare mi intencas finlegi PMEG-on. Krome, mi planas legi esperantan literaturon, korespondi kun miaj esperantistaj amikoj, verki iomete en Esperanto, kaj traduki kaj anglen kaj esperanten. Iun tagon, mi tre volas vojaĝi kaj uzi la Pasportan Servon.

Vi lastatempe utiligis Esperanton en viaj universitataj studoj, ĉu ne? Kiel?

Jes, mi partoprenis kurson pri la tradukado, kaj tradukis anglen el Esperanto.  Mi tradukis La metropolo malsatas kaj Kiel Mihok instruis angle de Julio Baghy.

Kial vi elektis novelojn de Baghy?

Nu, estis kelkaj kialoj. Plaĉis al mi ke la noveloj malsimilas unu al la alia kaj stile kaj teme, ĉar mi pensis, ke estus bone montri la diversajn kapablojn de unu aŭtoro. Mi volis traduki ion, kio estis verkita de aŭtoro kiu ne estis denaska parolanto de la angla, ĉar mi pensis ke estus interesa defio angligi verkojn kiuj ne estis influitaj de la pensmaniero de anglalingvano. Fine, kaj eble plej grave, la noveloj estis du el la unuaj verkoj en Esperanto kiujn mi komprenis kaj ĝuis.

Mi legis ie ke Baghy evitis uzi neologismojn. Mi ne opinias, ke la uzo de neologismoj ĉiam estas evitenda aŭ evitinda – antaŭ nelonge mi legis kaj ĝuis la sekretajn sonetojn de Peter Peneter, kaj tiuj poemoj enhavis multajn, ni diru, “interesajn” neologismojn – sed la emo de Baghy ne uzi neologismojn certe faciligas la legadon de liaj verkoj, kaj multe helpas al nova esperantisto.

Ĉu viaj tradukoj haveblas ie en la reto? Estus interese legi ilin.

La tradukoj ankoraŭ ne haveblas, kaj mi pensas ke ili restu tiel dum iom da tempo. Laŭ mi, ili ankoraŭ plibonigeblas, sed mi ankoraŭ ne estas sufiĉe lerta tradukanto por fari la necesajn ŝanĝojn. Kiam la tradukoj estas tiel bonaj, kiel mi pensas ili povas esti, eble mi afiŝos ilin ie en la Interreto.

Laŭ vi, kio estas plej malfacila en tradukado?

Ŝajnas al mi ke tio dependas de la teksto, kiun oni volas traduki. Kiam mi tradukis La metropolo malsatas, mi trovis la dialogon terure malfacile tradukebla; virino en la novelo parolas iomete neformale, kaj mi ne povis bone angligi tiun neformalecon.

Kiam mi tradukis Kiel Mihok instruis angle, la plej malfacila parto estis traduki, ne simple vortojn, sed kulturon. Esperanta kulturo ludas gravan rolon en la novelo, kaj do en mia traduko mi devis klopodi klarigi tiun kulturon al legantoj, kiuj eble eĉ ne scias ke tiu kulturo ekzistas.

Kion vi planas fari post la diplomiĝo?

Mi esperas transloĝiĝi al Kalifornio kaj trovi laboron. Post kelkaj jaroj, mi volas komenci studi por fariĝi instruisto ĉe universitato. Krome, mi planas verki kaj legi, kaj mi tre volas daŭrigi mian studon de Esperanto kaj la japana kaj eble ekstudi aliajn lingvojn.