Presita el EsperantoUSA № 2008:1
Traduku!
En ĉi tiu rubriko Lee kaj Tim prezentas tradukdefiojn por vi. Leginte viajn tradukojn, ili faros resumon de la plej bonaj provoj kaj sukcesoj, kune kun komentoj kaj reagoj pri kelkaj malpli sukcesaj rezultoj.
Salutojn, karaj amikoj. Ni proponas novan rubrikon per kiu vi povos ekzerci viajn talentojn kaj kapablojn rilate al tradukado de tekstoj el la angla en Esperanton.
Tradukado estas lingva arto, kaj tradukisto ofte faras zorgajn kaj malfacilajn elektojn. Ĉiu elektas malsimile, kaj per komparado kaj diskuto ĉiu povas lerni kaj profiti de malsamaj aliroj.
Tradukado estas malfacila sed fruktodona ekzerco. Tradukante tekston, vi alfrontos defiojn, esprimojn, kaj vortojn, kiujn vi alie evitus (eĉ senpense). Eĉ se vi ne estas literaturamanto, ni bonvenigas vian partoprenon. Lingvokapablo pliboniĝas nur per streĉo kaj ekzercado.
Ni ne prezentas nin kiel spertajn tradukistojn. Tamen ni ambaŭ estas lingve kompetentaj, kaj ni komentos kaj respondos el tia vidpunkto. Tim multe verkis en Esperanto (originale), kaj plurfoje premiiĝis en la Belartaj Konkursoj de UEA. Lee estas konata kiel instruisto ĉe NASK, kaj antaŭ kelkaj jaroj redaktis similan rubrikon por la bulteno de la Esperanto-Asocio de Sankta-Luiso. Ni ambaŭ bone konas la literaturon de Esperanto, kaj originalan kaj tradukan. Ni ne diros “Ho, jen, tiu ĉi teksto estas perfekta traduko!” Ni pli-malpli simple volas kunordigi grupon de homoj kiuj kune esploros la arton traduki, malkovros diversajn alirojn al la tasko, kaj progresos en la lerta uzado de Esperanto.
Ni rekomendas al ĉiuj la libron Traduku! de William Auld (dua eldono, Esperanto-Asocio de Britujo, 2004), en kiu vi trovos diversajn modelojn kaj komentojn kiuj estas ege helpaj kaj interesaj. Ni esperas ĝis iu grado sekvi la paŝojn de s-ro Auld. Neniu povus egali lin, sed lia ekzemplo povas certe inspiri nin, kaj dume doni al ni multe da ĝuo kaj amuzo.
Jen do la unua teksto por via laboro, el Moll Flanders de Daniel Defoe, 1722:
I knew a woman that was so dexterous with a fellow, who indeed deserved no better usage, that while he was busy with her another way, conveyed his purse with twenty guineas in it out of his fobpocket, where he had put it for fear of her, and put another purse with gilded counters in it into the room of it. After he had done he says to her, ‘Now han’t you picked my pocket?’ She jested with him, and told him she supposed he had not much to lose; he put his hand to his fob, and with his fingers felt that his purse was there, which fully satisfied him, and so she brought off his money. And this was a trade with her; she kept a sham gold watch and a purse of counters in her pocket to be ready on all such occasions, and I doubt not practised it with success.
Ek al la laboro! Ni anhele atendos viajn majstro-verkojn!