Presita el The American Esperanto Journal jan 1908
Nia Gasto: Edmond Privat
Laŭ nia promeso en la lasta numero de The American Esperanto Journal, ni sciigas al niaj legantoj iom pri la eminenta juna esperantisto kiu venis Usonon el Svisujo, kun antaŭenemo tute usona, por vigligi la movadon esperantan tie ĉi. Por diri la veron, la movado bezonas tian vigligon, kaj ni ĝojegas vidi lin.
La precipa utilo de S-ro Privat estos montri al ni al mirindan kapablecon de parolo esperanta, ĉar li havas elokventecon en la internacia lingvo, kiun multe da niaj oratoroj ŝatus havi en sia propra lingvo. Aldone, S-ro Privat estas severa gramatikisto kaj lia stilo estas la plej bona.
Jam li paroladis ĉe Normal College en New York (68a str. and Park Avenue), pri kio tre multaj ĵurnaloj publikigis interesajn raportojn, kaj ĉe Washington Irving High School; ĉe ambaŭ lokoj li ricevis multe da aplaŭdo kaj ricevigis responde decidon ellerni tuj lingvon tiel bonsonan kaj facilkurantan. Ĉe la grupoj esperantaj en New York kaj Brooklyn li ankaŭ paroladis kaj atingis grandan sukceson. Tiuj kiuj kredis ĝis tiam ke ili scias ion pri parolo esperanta tuj ŝanĝis siajn opiniojn kaj decidis praktiki plu.
Estas la intenco de S-ro Privat vojaĝi tra Usono, haltante en la ĉefurboj kaj propagandante senĉese por Esperanto. Li alvenis kun tiu celo kaj li sendube ĝin atingos. Por helpi al la aferoj financaj li aranĝis havi klasojn por studantoj, kaj tiuj el ni kiuj deziras plenan sukceson al lia entrepreno provos helpi kiel eble plej multe en tiu direkto. Oni povos ĉiam lin atingi adresante leteron je la zorgo de S-ro Fleming H. Revell, 158 Fifth Avenue, New York City.
Edmond Privat estas nur dekokjara. Li naskiĝis en Ĝenevo la 17an de Aŭgusto, 1889. Li eklernis Esperanton dektrijara kun sia samaĝa amiko Hector Hodler (nun direktoro de la ĵurnalo Esperanto). Ambaŭ fondis klubon de junuloj en Ĝenevo kaj la gazeton Juna Esperantisto, en Marto, 1903. En 1905 Privat estis delegato al la Unua Kongreso en Boulogne, kie li faris post la festeno paroladon, kiu lin tuj igis fama kiel oratoro kaj kiu komenciĝis jene: “Mi scias ke la francaj reguloj de bonmaniereco malpermesas ke infanoj parolu ĉe l’ tablo…”
Liaj klopodoj ke la Dua Kongreso okazu en Ĝenevo estis des pli kuraĝaj[ tial ke en tiu urbo ekzistis nur malmultaj esperantistoj moke persekutataj, kaj preskaŭ ĉiuj liaj svisaj amikoj, krom S-ro Hodler, lin riproĉis en la komenco pri lia trobraveco. Sed la rezulto rajtigis lian laboran por la kongresorganizo.
Dum tiu tempo, oni ne forgesu, Edmond Privat estis nur knabo. Li iris ĉiutage lernejon kaj povis uzi nur la vesperojn—kaj ofte la noktojn—por siaj esperantaj laboroj. Sed fininte lastan julion siajn kolegiajn ekzamenojn li povis ekdoni sian tutan tempon al Esperanto. Li veturis Anglujon por helpi la organizantojn de la Cambridge’a Kongreso, kaj faris poste sukcesplenajn kursojn al la Cambridge’anoj kaj ankaŭ paroladis kaj instruadis en Londono.
En Cambridge, pro konversacio kun D-ro Zamenhof kaj P-ro Grillon, de Philadelphia, S-ro Privat decidis alveni nin, kaj do tie ĉi estas li. Li alvenas tien ĉi ankaŭ verkiste; oni lin faris la Sekretario Internacia de la Esperantista Gazetistaro, kaj kiam li sciiĝis ke The American Esperanto Journal ankaŭ zamenhofafundamentaniĝis, li ĝojis tiel multe tion aŭdante, kiel ni ĝojis tion sciigante al li.
Sekreta prefero de Privat estas poezio. Tiun ĉi jaron li pretigas volumon de originalaj poemoj el kiuj li afable permesis nin publikigi unu en tiu ĉi numero (p. 6).
Oni ne riproĉu S-ron Privat pri lia juneco. Ĉiutage li fariĝas malpli kulpa je tio, Cetere, lia junaĝo estas bonega kuraĝigo por la aliaj, kaj en Usono, nuntempe, la junuloj estas en la antaŭaĵo de l’ pejzaĝo.