Presita el Amerika Esperantisto dec 1908
Letero de Doktoro Zamenhof
Varsovio, Dzika No. 9, 20-X-1908
Al Sro. Edwin C. Reed, Sekretario de la Esperanto Association of North America.
Kara Sinjoro:
Mi ricevis vian leteron de 20-IX. Al niaj Amerikaj samideanoj vi povas sciigi ke mi promesis al Sroj. Forman kaj Privat ke mi penos veni al la Esperantista kongreso en Ameriko kaj mi certe faros ĉion, kion mi povos, por plenumi mian promeson. Sed diri jam nun kun plena certeco ĉu mi povos veni nun estas ankoraŭ ne eble, ĉar la afero dependas de kelkaj cirkonstancoj, kiujn mi nun ne povas ankoraŭ antaŭvidi.
Antaŭ ĉio ĝi dependas de la stato de mia sano. En la nuna tempo ĝi bedaŭrinde ne estas tre bona; mi tamen esperas, ke ĝis la somero ĝi denove resaniĝos kaj mi povos entrepreni la grandan vojaĝon.
Grandaj vojaĝoj kaj longa restado for de mia hejmo estas por mi afero tre malfacila, ĉar tio ne sole estas ligita por mi kun grandaj elspezoj, kiuj por mi estas sufiĉe senteblaj, sed ĝi devigas min por kelka tempo forĵeti mian medicinan praktikon (t. e. la fonton de miaj enspezoj) kaj—kio estas la plej grava—ju pli longe mi restas for de mia hejmo, des pli ruiniĝas mia medicina praktiko, ankaŭ por poste. La Amerika Kongreso postulus de mi ne sole pli grandajn elspezojn ol la aliaj kongresoj, sed ankaŭ pli longan restadon for de la hejmo. Vi sekve povas kompreni, ke mi, ne estante riĉulo, povas entrepreni la Amerikan vojaĝon nur en tia okazo, se montriĝos, ke mia veno Amerikon estas efektive tre grava por nia afero.
Tial mi devas atendi kelkan tempon ĝis mi sciiĝos pri la karaktero, kiun la Amerika kongreso esperas havi. Kiam la Konstanta Komitato de la Kongresoj (kies prezidanto estas generalo Sebert) sciigos min, ke via kongreso estas preparita bone kaj ke ni povas atendi de ĝi grandan sukceson por nia afero, tiam mi uzos ĉiujn miajn fortojn por nepre veni al la kongreso.
Via,
—Zamenhof
Warsaw, Dzika No. 9, 20-X-1908
To Mr. Edwin C. Reed, Secretary of the Esperanto Association of North America.
Dear Sir:
I received your letter of September 20th. To our American fellow-thinkers you can tell that I promised Sroj. Forman and Privat that I would try to come to the Esperanto Congress in America, and I certainly shall do everything that I can to fulfill my promise. But to state at this time with full assurance whether I shall be able to come, is still impossible, because the matter depends on some circumstances which I cannot yet foresee.
Especially it depends upon the state of my health. At this time it unfortunately is not very good; yet I hope that by summer it will again improve and I shall be able to undertake the great voyage.
Great voyages and a long distance from home are very difficult matters for me, because it is not only involved with great expense for me, which is for me sufficiently important, but it compels me for some time to throw away my medical practice (that is, the source of my income) and—what is most important—the longer I remain away from home, the more my medical practice becomes ruined for the future. The American Congress would require from me not only greater expense than the other congresses, but also a longer absence from home. You, therefore, can understand that I, not being a rich man, can undertake the American trip only in such case, if it were shown that my coming to America would really be very important for our affair.
Therefore I must wait awhile until I am acquainted with the character which the American Congress hopes to have. When the Constant Committee of the Congresses (whose president is General Sebert) assures me that your congress is prepared well and that we can expect from it a great success for our cause, then I shall use all my power to come unfailingly to the congress.
Yours,
Zamenhof.