Presita el Usona Esperantisto № 2024:1 - “Esperanto-USA salutas vin”

Landa Kongreso 2024

Lasta ĝisdatigo: 2024-03-25
[figure]

La usona Landa Kongreso de 2024 okazos de la 12-a ĝis la 15-a de Julio, ĉe CSU Dominguez Hills, 15 minutojn de la internacia flughaveno Los Angeles (LAX), 15 minutojn de la plaĝo. Ni prilaboras amuzan kaj energian programon kun eroj kiel plaĝfesto, prelegoj pri la historio de Esperanto en Losanĝeleso, komuna muzikfarado, kaj pli. Ni planas antaŭ- kaj post-kongresajn ekskursojn al pluraj el la amuzaj lokoj, kiujn suda Kalifornio disponigas.

Ni tre ĝojas labori la unuan fojon kun la teamo de NASK por plani kurseton dum la Kongreso por novaj kaj meznivelaj esperantistoj.

Vi povos nuligi vian aliĝon kontraŭ plena ristorno ĝis la 30-a de Aprilo, 2024.

[figure]
Aliĝu tuj!

Stipendioj estas haveblaj por la kostoj de loĝado kaj manĝoj. Se vi bezonos aldonan helpon, bonvole skribu al landa.kongreso@esperanto-usa.org.

Se vi volas aldoni donacon, tio kontribuos al stipendioj por aliaj partoprenontoj.

Notu: Neplenkreskulojn devos akompani plenkreskuloj. Bonvole kontaktu nin por aranĝi aliĝon de neplenkreskulo.