Presita el Usona Esperantisto № 2024:1 - “Esperanto-USA salutas vin”

Sceno 1, TAKE 10 en Fortalezo

Lasta ĝisdatigo: 2024-03-09
[figure]

Dum la 10-a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto en Brazilo, kelkaj reĝisoroj de La Usona Bona Film-Festivalo renkontiĝis kaj babilis pri la kino. Bela avantaĝo de film-festivalo estas, ke oni povas “antaŭrenkonti” amikojn en la movado simple per spekto de iliaj filmoj. François Lo Jacomo kaj Ingryd Oliveira fotiĝis kun Alekso Miller kaj Brandono Sowers ĉe la kongresejo, kaj vi povas ĝui iliajn filmojn La diversaj gradoj de spriteco kaj Konkreta ĝangalo, planta ĝangalo en la Jutub-kanalo EsperantoUSA.

Ĉe TAKE, Alekso faris prezenton pri la Usona Bona Film-Festivalo. Anstataŭ prepari prelegon kun bildoj kaj faktoj pri la festivalo, li decidis krei filmon kiel pruvaĵon, ke oni povas facile kunlabori kaj krei filmojn sen multa planado kaj ekzercado dum kongresoj. Severija Marija Banaitytė el Litovio, kiu ĵus ĉefrolis en la dua muzikalo de TEJO Petveturaj Aventuroj, kaj Sarah Pereira Monteiro el Brazilo, kiu aktoris en la filmo Gerda Malaperis, konsentis aperi en la skeĉo, kiun Brandono kaj Alekso filmis.

La tutan aferon ili registris kaj muntis dum nur unu horo tuj post la kongresa grupfotiĝo. Ilia filmo Io Problema, kiu troviĝas en la Jutub-kanalo “Exploring Esperanto”, temas pri problemoj kaj ŝercoj rilate la lando-finaĵojn -ujo kaj -io en Esperanto. Kongresano Ikvero Almejdo, kiu silente observis en la akceptejo dum la filmado, poste komentis, “Vidi tion okazi en reala tempo estis la plej alta punkto de tiu kongreso.”