Presita el Usona Esperantisto № 2024:1 - “Esperanto-USA salutas vin”

Batalo por Tero aŭ vetkuro al la steloj

Lasta ĝisdatigo: 2024-03-10
[figure]

Bone aŭ malbone, Esperanto estas foje karakterizita kiel “la lingvo de paco”. Sed kial la angla, la araba, la ĉina, la franca, la hispana, kaj la rusa estas la oficialaj lingvoj de Unuiĝintaj Nacioj? Ne estas ĉar ili estas lingvoj de paco. Estas ĉar ili estas lingvoj de milito! Precipe, estas ĉar landoj, kiuj parolas tiujn lingvojn, estis sur la venka flanko de la dua mondmilito. Ĉu vi iam demandis, ĉu Esperanto ricevus pli da rekono se ĝi uzus militon – anstataŭ pacon – por solidigi sian lokon ĉe la monda scenejo? Kun Freeciv, vi povas eltrovi!

Freeciv estas senpaga imperio-konstrua strategioludo surbaze de la populara ludserio Civilization. Ĝi estas havebla por vindozaj kaj makintoŝaj komputiloj, kaj ĝi povas esti ludita en diversaj lingvoj – inkluzive de Esperanto!

[figure]

Pasintece, mi ĝuis multajn el la ludoj Civilization. Do lastatempe, mi decidis provi Freeciv. En la originalaj ludoj, oni ludas kiel historia popolo, kiel la grekoj, la romianoj ktp. En Freeciv, min surprizis ekscii, ke oni povas elekti inter multaj modernaj civilizacioj, sed ankaŭ inter pluraj fikciaj, inkluzive de la “Esperanta”! Post nelonge, mi Esperantujon fondis, kaj ĝi baldaŭ fariĝis potenca militoforto. La fina venko neniam estis tiel proksima!

Tute serioze, Freeciv – kiel Esperanto – estas malfermita komunuma projekto. La ludo ne estas plene tradukita, sed espereble iam estos. Ludi Freeciv povas esti amuze, sed mi imagas, ke ankaŭ kontribui tradukkapablojn al la Freeciv-projekto povas esti amuze.

[figure]

Cetere, oni ne devas uzi militon por venki en la ludo. Freeciv permesas ankaŭ sciencan venkon. Kiu ajn civilizacio estas la unua, kiu konstruas kosmoŝipon por atingi la sistemon Alfa Centaŭro, tiu venkas! Kial kontentiĝi kiel “la internacia lingvo”, kiam Esperanto povus esti la lingvo de la galaksio!