Presita el Usona Esperantisto № 2024:1 - “Esperanto-USA salutas vin”

Kanado invitas vin al KVaK

Lasta ĝisdatigo: 2024-03-20

Mesaĝo de la anoncantoj:

Karegaj,

Ni ŝatus inviti usonanojn partopreni la sepan KVaK (Kanadan Virtualan Kongreson), kies temo estas la vankuvera UK de 1984 (do, 40-jariĝo!). Ni jam persone skribis al pluraj usonanoj kaj homoj de diversaj landoj, kiuj partoprenis. La intenco estas kolekti la rememorojn, ĉar tio estis ege grava evento de Nord-Ameriko, do, parto de nia komuna E-historio. Ni petas vin disvastigi la informojn pri ĝi laŭ viaj kanaloj. Kaj, kompreneble, mem ĉeesti! Dankegon!

Amike,

Ĵenja Amis kaj Bob Williamson

[figure]

La Kanada Virtuala Kongreso (KVaK) estas interreta kunveno de kanadanaj esperantistoj tra la tuta lando. Ĝi kutime okazas du foje ĉiu jaro kaj prezentas prelegojn, muzikon, liberan babiladon, kaj aliajn indajn esperantaĵojn. La kutima tempo estas 15:00 oriente en Otavo (12:00 pacifike / 13:00 montare / 14:00 centre / 16:00 atlantike).

Ni invitas ĉiujn! Se vi mem partoprenis la kongreson kaj havas memorojn aŭ fotojn, ni aparte invitas vin! Se vi pretus dividi viajn memorojn skribe aŭ intervjue, bv. komuniki kun Kanada Esperanto-Asocio.

La venonta KVaK okazos sabaton, la 6-an de Aprilo 2024! Atendu detalojn pri la programo ĉe la kongresa retejo, kie aperos pluaj informoj kaj la ligilo de la kunveno.