Presita el The American Esperanto Journal feb 1908

La Ĉefdisciplo de Esperanto

Lasta ĝisdatigo: 2019-11-20
[figure]
Foto. farita de F. Trajan, Antibes.

Esperanto faris el la markizo L. de Beaufront unu el la plej konataj homoj en multaj landoj, por ne diri en la tuta mondo. Sed li estas el tiuj personoj, kiuj amas la ombron kaj sin montras nur kiam ili ne povas fari alie. Eĉ multaj Esperantistoj en Francujo lin ankoraŭ ne vidis kaj nur de du jaroj li konsentis fari oftajn paroladojn. Ĝis tiam li kondukis ĉion: propagandon, societon, revuon, kolosan korespondadon, el sia labora kabineto. Kaj, ĉar li ne volas ke oni disdonu lian portreton, tiu tre konata homo estas aliflanke nekonata.

Pro tio mi pensas ke mi estas agrabla al mia legantaro, farante la sekvantan priskribon kaj biografion de tiu tro modesta homo.

Markizo L. de Beaufront naskiĝis en Parizo. Kvankam li nun estas kvindekunujara kaj nedireble laciĝis, laciĝas ĉiutage, li ŝajnas havi apenaŭ kvardek jarojn, malgraŭ senhareco, kiu ankoraŭ grandigas sian vastan frunton de pensulo. Ĉio en li restis eksterordinare juna; marŝo, movo, voĉo, rigardo kaj sentoj. Tio frapas tuj kiam oni lin vidas, precipe kiam oni interparolas kun li. Kredeble li parte ŝuldas al tia mirinda konserviteco siajn tre grandajn sukcesojn de parolado kaj sian reputacion de ĉarmisto. Fakte li povus havi dum horoj perfektan atenton de aŭskultantoj, tiel li renkontas intereson kaj simpation, dank’ al voĉo agrablega, varma, karesanta, vibranta, tute rimarkinda, kaj dank’ al facileco, aristokratika simpleco de sintenado kaj parolo. Li faras la impreson de homo tre bonvola sed ankaŭ energiega. La ordinara, kutima rigardo en li diras la unuan econ, sed ofte flama kaj potenca brilo montras en ĝi la duan. Observemulo divenas ke tiu homo multege suferis, multege ankaŭ batalis, kaj tio estas vera. Kredeble en tiuj suferado kaj batalado kontraŭ sorto malbona li akiris sian frapantan konon de l’ homaro kaj la energion eksterordinaran kiun li montris por enradiki Esperanton ĉie.

Plenvizaĝa, kun brunaj haroj, kaj blonda barbo, kiun li portas pinte ĉirkaŭ la mentono kaj ankaŭ liphare, li estas ordinare pala kun tre blanka haŭto, facile roziĝanta en viveca interparolo. Liaj okuloj estas verde-kaŝtanbrunaj; ripoze la rigardo montras pensesploriston; kiam ĝi sin fiksas sur vin, vi iafoje vidas ke ĝi bonvole, sed reale, fosas en vi por vin esplori. La brovoj rektaj, harmoniaj, estas larĝe apartigitaj kaj havas inter si la du sulkojn de l’ pensulo, sed modere. La nazo, iomete agla ĉe la radiko, estas preskaŭ rekta kaj havas la karakterizon de l’ spriteco, kaj de l’ direktado. La buŝo delikate kaj afable ridetas ĉe l’ akcepto de vizitantoj, aŭ dum la interparoloj. Mezekreska, ne pli dika ol ordinare la aktivaj homoj de 30 jaroj, senceremonia kvankam tre bonsocieta, la markizo estas tre facile alirebla kaj tre rimarkinde afabla. El la tuta vizaĝo, kaj mi diros el la tuta persono, venas al observemulo tiu ĉi impreso, ke Sinjoro de Beaufront estas antaŭ ĉio pensulo, ke, se li agas, batalas, eĉ se li estas energiega kaj persistega, tion li faras, tia li estas, nur per volo kaj por la penso, la ideo. “Nature,” diris amiko kiu lin tre bone konas, “nature li estas artisto, sed la penso lin sklavigis kaj faris praktika por la aliaj.” Artisto, jes li estas, aparte la muziko lin altiris kaj li tre volonte kantis, ĝis la tago kiam lia voĉo rompiĝis subite kaj lasis al li nur en la parolo parton de la ĉarmo kiun ĝi havis en la kantado.

The British Esperantist diris pri lia vivo, ke ĝi estis preskaŭ romano. Eble, eĉ certe, sed dolora romano. Estante dekdujara li perdis en tri monatoj siajn gepatrojn; edukite poste de angla avino li de la 16a ĝis la 18a jaro perdis du fratojn kaj unu fratinon pli junajn ol li. Du monatojn poste, li perdis sian avinon kaj restis sen familio. Laŭ formala volo de sia mortanta avino, li, post ŝia enterigo, tuj forveturis Hindujon kun juna kuracisto, kiu lin edukadis kaj instruadis de kvin jaroj, ĉar tiam Sinjoro de Beaufront estis tre delikata, kaj bezonis por sia sano la flegadon kaj direktadon de specialisto.

Unuigante siajn lingvajn trezorojn, la du vojaĝantoj posedis dekkvar lingvojn. Tamen pli ol unu fojon ili estis ĝenitaj de la lingva diverseco. Pri tio, estante en Benares, Sinjoro de Beaufront havis sian unuan penson pri lingvo internacia farebla el la naciaj. Veturinte Afrikon, post vizito de Hinujo kaj Japanujo, li tie perdis sian akompananton, edukinton kaj amikon, forrabitan de la flava febro. La postvivinto volis sekvi la mortinton kaj pro tio ne forkuris de la epidemio; kontraŭe li flegadis la malsanulojn kaj mortantajn. Sed la vivo obstinas ĉe homo kiu kuras al la morto. Li do konsentis vivi kaj foriris Amerikon. Kvin monatojn li restis ĉu en la sudo ĉu en la nordo, du nome en Usono, kiun li volonte revidus. Tiam li revenis Eŭropon por sciiĝi, alvenante, ke dank’ al bankroto de bankiero, ĉe kiu li estis transportinta ĉiujn siajn kapitalojn por organizi al si alian kaj fiksan vivmanieron, li nenion plu posedis. Li tiam havis dudek jarojn.

Mortiga malsano lin frapis en amika familio kaj tre malfacile li estis savita. Ĉar tiu familio lin tre amis kaj li posedis diversajn diplomojn li fariĝis preceptoro (guvernisto) de la du filoj. Poste li ludis saman rolon de aliaj amikoj. Li do junulojn instruis dum dudeksep jaroj. Tuj kiam li komencis eduki, li kompreneble pli bone rimarkis kiel malfacile oni enigas lingvon en homan cerbon. La ideo, kiun li havis en Benares, revenis al li, kaj de 1875, en Septembro, li komencis multe serĉadi, pensadi kaj laboradi pri lingvo internacia. Tage li instruis aŭ akompanis siajn edukatojn. Nokte li verkadis sian sistemon “L’Adjuvanto” (l’auxilaire). La sistemo estis preta kiam ekbruis Volapük en Francujo en 1885. Restis nur por fari plenan vortaron (da 75,000 vortoj) franc-adjuvantan, ĉar la adjuvanto-franca ekzistis manuskripte kun gramatiko kaj dika libro da ekzercoj laŭ la du lingvoj. Konstantinte ke Volapük estis tre bedaŭrinda verkaĵo (kia ajn estas la bona intenco kaj eĉ la talento de ĝia aŭtoro) Sinjoro de Beaufront daŭrigis sian laboron. En 1888 li estis tuj dononta ĝin por la presado, kiam tute hazarde li legis la libreton de Doktoro Zamenhof kaj, kvankam ĝi estis tre elementa, ŝajnis al li ke la verko estas sendisputeble pli bona ol lia. “Aliflanke, kaj precipe,” diris li, kiam oni lin demandas pri tio, “mi saĝe memoris ke la kreaĵo de Franco neniam sukcesis en Francujo, ke tre malfacile mi povus laŭdi mian propran verkon kaj, ĉar Esperanto estas mirinde parenca kaj simila al Adjuvanto mi fariĝis Esperantisto.”

Pri la malfacileco de la komenco kaj la irado de l’afero oni trovos sufiĉe la detalojn en artikolo de Sinjoro de Beaufront ĉe la marta, 1907a, numero de The North American Review, sub la titolo, “Esperanto In France.”

En 1901 la progresoj fariĝis tiel grandaj ke “li devis forlasi ĉiun situacion, por sin okupi nur pri Esperanto. Ĉar li multege esperis antaŭe por la afero, lia decido estis preskaŭ freneza, ĉar nur liaj verkoj restis al li por doni la monon necesan al la pano ĉiutaga, kaj la revuo, “L’Esperantiste,” lasas ankoraŭ al li plu ol 5,000 frankojn da perdo. Sed tamen li riskis “la lastan frenezaĵon,” diris li, ĉar li pretendas ke se ne estus en la mondo kelkaj frenezuloj de lia speco, la homaro atendus eterne la progreson. Kaj pri tia homo, kelkaj diris: “Lia fervoro por Esperanto estas nur fervoro por riĉiĝo!”

[figure]
La kapo de la unua paĝo de la gazeto de-beaufront’a. Rimarku la vorton “conservateur” S-ro. de Beaufront ankoraŭ ĝi restigas.

Kiam oni demandas la markizon kial li ne edziĝis li respondas: “Ĉar mi ne vendas min, nek mian nomon. Cetere mi edziĝis de longe, en la tago kiam mi komencis okupi min je la lingvo Esperanto. En tiu tago mi prenis edzinon tiel absorbantan ke mi ne havis tempon por serĉi alian. Cetere kiu virino akceptus tiel malbonan edzon kiel min? Aliflanke per miaj edukitoj kaj per la esperantistoj mi havas tiom da infanoj ĉiulandaj, ĉiurasaj, eĉ ĉiukoloraj, ke mi ne bezonas aliajn.”

Fakto mirinda, multege korespondinte kun Doktoro Zamenhof dum deksep jaroj la markizo vidis lin nur en 1905, antaŭ la esperantista kongreso en Boulogne-sur-Mer. Tiu ĉi venis al li en Rouen, kie Sinjoro de Beaufront lin akceptis kuŝante sur kanapo, ĉar tiam li estis danĝere malsana pro troa laciĝado kaj li ne povis vidi tiun unuan kongreson de Esperanto, kie multafoje la kongresanoj aklamis kaj tondreaplaŭdis la nomon de “tiu dua patro de Esperanto,” kiel ili lin baptis.

Demandinte pri la ebleco de Esperanta kongreso en Usono, li formale respondis; “Certe; se niaj amikoj daŭrigos tie sian energian propagandon post tri-kvar jaroj, eĉ eble pli frue, esperanta kongreso okazos baldaŭ ĉe ili. Pri tio mi plene konfidas kaj per ĉiuj fortoj mi puŝos al la sukceso de l’afero. Ĉu jam la Brazilaj Esperantistoj ne havos la sian en la lasta julio? La Usonanoj donu la manon al Anglujo kiu tiel mirinde esperantiĝis kaj preparis al ni tiel belan kongreson en Cambridge, kaj rapide ĉiuj bezonantaj lingvon internacian sur la tero aliĝos al Esperanto.”

De kiu mi havas tiujn informojn tio devas resti sekreto; alie Sinjoro de Beaufront eble lin riproĉegus. Sed mi povas certigi la leganton, ke ili estas plej precizaj kaj la markizo mem ne povus diri, ke ili ne estas plene fidelaj kaj veraj.

Kompara Teksto.

ESPERANTO. ADJUVANTO.
Metante antaŭ la okulojn kaj en la manojn de la personoj, kiujn vi volas altiri, tiujn nerifuzeblajn dokumentojn pri la facileco kaj simpleco de Esperanto, vi preskaŭ ĉiam venkos iliajn ŝanceliĝojn. Metante avan l’okuli ed en le mani di l’ personi, quin vu volas adtirar, ista nekontestabla dokumenti tuchan la facileso ed simpleso di l’ Adjuvanto, vu preske sempre venkos lia heziti.

L’Adjuvanto ne estas presita, ĉar ĝuste kiam la markizo estis dononta ĝin al presisto, li konis Esperanto.

Amiko al Usono.


Noto de la Redakcio. Post kiam la suprepresita artikolo de amiko franca, kiu volas ke ni ne publikigu lian nomon, alvenis nin, kelkaj raportoj pri supozata malfideleco de S-ro. de Beaufront al Esperanto kaj al D-ro. Zamenhof mem audiĝis kaj presiĝis, kaj oni eĉ kulpigis lin esti la aŭtoro de Ido, la “lingvo” kiun ŝajnas ŝati la Delegacio Por la Enkonduko de Helpa Lingvo Internacia, tial ke Ido kaj Adjuvanto similas iom. Responde al tiaj kulpigoj, S-ro. de Beaufront anoncis en lia “L’Esperantiste,” lastan Oktobron:

“Oni kolportas la famon, ke mi penas, sub pseŭdonimo, enkonduki per la Delegacio sistemon, kiun mi oferis al Esperanto dum 1888. Mi do deklaras, ke l’Adjuvanto nek ĝia aŭtoro neniam estis por io kandidatoj antaŭ la Delegacio kaj ke eĉ unu paĝo de mia sistemo ne eliris, de la jaro 1891, el la forta kofro de l’notario, el kiu mi ĝin donis per esti post mia morto transigita al la plenumanto de mia testamento.”

L. de Beaufront.”