Presita el Usona Esperantisto № 2021:2 (mar-apr)

Esperanto en Reĝino, Saskaĉevano

Lasta ĝisdatigo: 2021-03-07
[figure]

La pasintan jaron mi raportis ke la Esperanto-Rondo de Reĝino havis tri aktivajn membrojn: Stacey, Sachia kaj mi. En 2020 ni bone renkontiĝis en Januaro kaj Februaro kaj ni intencis renkontiĝi en Marto.

Ni uzis la servon meetup.com, kaj tie ni havis grupon kun pli ol dek aliaj membroj en nia urbo. Stacey anoncis niajn renkontiĝojn por inviti tiujn membrojn, sed ili ne interesiĝis. Mi ankaŭ sciis, ke estas aliaj homoj en Reĝino kiuj lernas Esperanton per Duolingo, do Sachia anoncis niajn renkontiĝojn tie, sed ankaŭ ili ne interesiĝis.

La Esperanto-Rondo de Reĝino antaŭe havis alian membron, Collin, sed mi aŭdis nenion de li post Aprilo 2018 ĉar li tute ne havis tempon. En Februaro 2020 mi surpriziĝis kiam li telefonis al mi, sed post tio mi aŭdis nenion plu.

La pandemio alvenis en la mezo de Marto, do ni provizore ĉesis renkontiĝi. Mi antaŭe regule sendis malgrandajn novaĵleterojn (en la angla kaj Esperanto) al la membroj de nia grupo Meetup, kaj mi daŭris fari tion. Sed dum iom da tempo post la komenco de la pandemio, mi ne havis aliron al komputilo ĉar la libropruntejo fermiĝis. Sed Bruce Crisp en Otavo (la ĉef-administranto de nia grupo Meetup) helpis, tajpante unu numeron. Min helpis ankaŭ Naomi, amikino en Reĝino (kvankam ŝi tute ne interesiĝas pri Esperanto).

Mi ricevis invitojn partopreni virtualajn renkontiĝojn de aliaj rondoj. Mi donis tiun informon al Stacey, Sachia kaj Collin, sed ili ŝajne ne interesiĝis. Somere, Sachia kaj Stacey transloĝiĝis el la urbo.

Nia grupo Meetup ankoraŭ havis membrojn, sed neniuj respondis kiam mi kontaktis ilin. Mi decidis forlasi la servon Meetup. Mi pensas ke ĝi estas bona servo, sed post jaro da laborado, mi konkludis ke ĝiaj uzantoj en Reĝino ne interesiĝas pri Esperanto.

Mi decidis ĉesi fari la anglalingvan novaĵleteron (post 50 numeroj). Mi komencis sendi la alian novaĵleteron per retpoŝto.

Dum la jaro mi skribis al diversaj asocioj, esperante trovi iun kiu interesiĝus pri nia lingvo. Jen listo: La Saskaĉevana Federacio de Laboro, du multkulturaj aŭ interkulturaj asocioj, multlingva asocio, du asocioj de emeritoj, asocio de impost-pagantoj, la provinca asocio de Unuaj Nacioj kune kun la universitato de la Unuaj Nacioj, kaj laste sed ne balaste, kristana preĝejo proksime al mia hejmo. La rezulto de ĉiuj ĉi leteroj: amika letero de la pastro de la preĝejo.

En la vintro la pandemio plimalboniĝis, kaj mi decidis fari mian novaĵleteron sur papero anstataŭ viziti la libropruntejon por uzi komputilon. Espereble pli poste ĉi-jare, estos pli sekure kaj mi klopodos trovi novajn esperantistojn.

Kune kun sia raporto, Bruce sendis ankaŭ afablan mesaĝon al la redakcio. Interalie, li diris: ‘Mi legis ke Esperanto-USA havas plurajn aktivajn aktivajn lokajn grupojn. Mi esperas ke ili verkos raporton por via revuo.’ Jes ja. Grupestroj – kio okazas ĉe vi? Sciigu nin! —Red.