Presita el Usona Esperantisto № 2024:4
Senmakula vizaĝo
Por tiu ĉi rubriko ni petas rakontojn de precize 100 vortoj. Sendu viajn centvortaĵojn al la redakcio (trovu la adreson en la kolofono), kaj eble ili aperos en venonta numero! Redaktas la mikronovelojn Hoss Firooznia kaj Rafa Nogueras kunlabore kun la redakcio.
En mondo, kie ĉiu elbuŝigita mensogo markis sian parolanton per cikatro, la sencikatra vizaĝo de Eriko Nubkovo klare kontrastis kun tiuj de la aliaj politikistoj. Li fariĝis simbolo de neŝancelebla honesto, kaj lia kandidatiĝo kaptis la atenton de la tuta lando.
Antaŭ lia unua debato kun siaj kontraŭuloj, la aŭditorio zumis per ekscitiĝo. Gvidanto solene bonvenigis la kandidatojn, kaj la voĉo de Nubkovo, klara kaj fidinda, plenigis la ĉambron. “Dankon. Estas granda honoro partopreni.”
Post starigo de la unua demando, la aŭskultantoj profundiĝis en silenton kaj kliniĝis antaŭen kun kreskanta scivolo. Nubkovo lerte ekrespondis … per la graciaj gestoj de signolingvo.