Presita el Usona Esperantisto № 2024:4 - “Ĉiam antaŭen”
La fina venmo
Por tiu ĉi rubriko ni petas rakontojn de precize 100 vortoj. Sendu viajn centvortaĵojn al la redakcio (trovu la adreson en la kolofono), kaj eble ili aperos en venonta numero! Redaktas la mikronovelojn Hoss Firooznia kaj Rafa Nogueras kunlabore kun la redakcio.
Li respondas la telefonon malgraŭ suspekto, pri kio temas.
“S-ro Bein,” diras junulo. “Telefonas Derek, de la abono-fako de La Verda—”
“Mi denove sciigas vin: Mi nuligis la abonon!”
Derek persistas. “Ni ne ricevis vian abono-pagon. Kutime vi pagas per Venmo. Ĉu tiu rimedo ankoraŭ konvenas?”
“Diable!”
“Nekabeantoj ricevos donacon.”
Bein hezitas. “Ĉu … kalendaron?”
“Jes! Kun bildoj de samideanoj surhavantaj nur … nu—”
“Ne diru plu!” La embaraso de la knabo sufiĉe evidentiĝis. “Mi tro hastis. Fakte la gazeto plaĉas al mi, kaj via donaco … estus bonvena. Mi reabonos. Ĉi-foje. Sed je la barbo de Zamenhof, tio estos la fina Venmo!”