Presita el Usona Esperantisto № 2024:4 - “Ĉiam antaŭen”
La fina venko
Por tiu ĉi rubriko ni petas rakontojn de precize 100 vortoj. Sendu viajn centvortaĵojn al la redakcio (trovu la adreson en la kolofono), kaj eble ili aperos en venonta numero! Redaktas la mikronovelojn Hoss Firooznia kaj Rafa Nogueras kunlabore kun la redakcio.
“Ili koleras,” Susan diras, legante afiŝojn en retgrupo de najbaroj. “Ili akuzas unu la alian. Baldaŭ ekflamos milito.”
“Mi ne pensas—” Rocky komencas.
“Ne pensu!” ŝi interrompas. “Mi havas cerbon; vi—”
“Forton?”
“Ne precize. Manĝu.”
Aliulo ofendiĝus, sed Rocky estas bona subulo. Li manĝas. Susan ordonis al li manĝi trioble pli ol kutime.
“Agu ĉi-nokte. Trafu kiel eble plej multajn gazonojn.”
Rocky maĉante kapjesas.
“Inter najbaroj, neniu estas pli abomenita ol hundpromeniganto kiu ne forigas fekon,” ŝi diras. “Post viaj kontribuaĵoj, sango fluos. Tiam, ni liberiĝos. Neniu denove malebligu al mi kuŝi surtable!”
Ŝi lekas la piedon ronronante.