Presita el Usona Esperantisto № 2024:4
La kristala anaso
Por tiu ĉi rubriko ni petas rakontojn de precize 100 vortoj. Sendu viajn centvortaĵojn al la redakcio (trovu la adreson en la kolofono), kaj eble ili aperos en venonta numero! Redaktas la mikronovelojn Hoss Firooznia kaj Rafa Nogueras kunlabore kun la redakcio.
La fina varo de la bonfara aŭkcio estis kristala anaso kun malfeliĉa historio — ĉiu antaŭa posedanto neatendite mortis. La komenca prezo: 70 000 spesmiloj.
“75 000… 80 000… 100 000…” La proponoj rapide kreskis.
“200 000… 350 000… 500 000…” Kuraĝigis la aŭkciisto, “Forgesu la onidirojn kaj superstiĉon!”
Kun aroga certeco, juna entreprenisto proponis unu milionon da spesmiloj. Neniu aŭdacis proponi pli.
La entreprenisto triumfe prenis la anason. Sed post kelkaj momentoj, trafis lin koratako.
La aŭkciisto senemocie remetis la anason sur la piedestalon, zorge evitante la lokon, kie li antaŭe surmetis la rapidefikan venenon. “Ŝajne ni havos plian grandan mondonacon venontjare,” li murmuris al si mem.