Presita el Usona Esperantisto № 2024:3
Pariso, kun bedaŭro
Por tiu ĉi rubriko ni petas rakontojn de precize 100 vortoj. Sendu viajn centvortaĵojn al la redakcio (trovu la adreson en la kolofono), kaj eble ili aperos en venonta numero! Redaktas la mikronovelojn Hoss Firooznia kaj Rafa Nogueras kunlabore kun la redakcio.
Ŝi estis la plej bela virino, kiun li iam ajn vidis — palvizaĝa, brilokula, flirtema … kaj volonta, li opiniis. Li forportus ŝin al sia naskiĝlando, sed ŝia edzo estis grava reĝo, kies soldatoj abundis. Pli saĝe estis retiriĝi sen virino.
Tio okazis antaŭ multaj jaroj, trans larĝa maro. Nuntempe, multo estas dankinda: Liaj gepatroj maljuniĝas digne. Liaj filoj kaj nevoj plenkreskas sekure. La muroj de la urbo staras nepenetreble.
Tamen foje li tiel forte brulas pro sopiro al ŝi, ke li volonte vidus la murojn rompitaj kaj sian urbon forbrulinta se nur unu fojon li povus tuŝi ŝin, Helenan el Sparto.