Presita el Usona Esperantisto № 2024:3 - “Festo ĉe la plaĝo”
Malĝusta puno
Por tiu ĉi rubriko ni petas rakontojn de precize 100 vortoj. Sendu viajn centvortaĵojn al la redakcio (trovu la adreson en la kolofono), kaj eble ili aperos en venonta numero! Redaktas la mikronovelojn Hoss Firooznia kaj Rafa Nogueras kunlabore kun la redakcio.
Zeŭso koleriĝas, do mi devas suferi? Evidente, deziri vivon liberan kaj senzorgan estas puninda afero. Nun mi estas kondamnita al senĉesa suprenirado kaj malsuprenirado de ĉi tiu abomena monto.
Ĉu vere gravas, ke Tanato estis katenita? Li certe liberiĝis. Kaj Tezeon oni memoros kiel heroan mondvojaĝanton. Ne, mi tute ne kompatas ilin. Pli bone estus, se Zeŭso zorgus pri siaj propraj aferoj, anstataŭ ol enmiksi sin en la aferojn de aliaj.
Ĉiu tago plenplenas de senfrukta strebado, kaj mi tutkorpe laciĝas kaj kontuziĝas. Mi estas ŝtonego! Mi devus esti ripozanta sub la plaĉvarma suno — ne suferanta pro tiu fiulo, Sizifo!