Presita el Usona Esperantisto № 2024:3 - “Festo ĉe la plaĝo”
La kutimuloj
Por tiu ĉi rubriko ni petas rakontojn de precize 100 vortoj. Sendu viajn centvortaĵojn al la redakcio (trovu la adreson en la kolofono), kaj eble ili aperos en venonta numero! Redaktas la mikronovelojn Hoss Firooznia kaj Rafa Nogueras kunlabore kun la redakcio.
Sidante ĉe mia plej ŝatata tablo, mi varmigas la manojn per taso da teo kaj gvatas la aliajn klientojn. Rimarkeblas etaj ŝanĝoj. La juna viro, kies granda liphararo etendiĝis malsupren laŭ la vangoj kiam mi laste vidis lin, hodiaŭ fiksrigardas ekranon glatrazite. La du mezaĝuloj, kiuj ofte renkontiĝas ĉi tie por ludi ŝakon, hodiaŭ studas Skrablo-tabulon. Kaj la maljunulo, kiu iam sciigis al mi, ke lia edzino suferas de demenco, hodiaŭ rigardas min sen rekono. La vivo de la kutimuloj tiel disvolviĝas per malgrandaj paŝoj. Same iras la mia. Tetason post tetaso mi sidas kaj maljuniĝas, rimarkante sed ne rimarkite.