Presita el Usona Esperantisto № 2024:3 - “Festo ĉe la plaĝo”
La destino
Por tiu ĉi rubriko ni petas rakontojn de precize 100 vortoj. Sendu viajn centvortaĵojn al la redakcio (trovu la adreson en la kolofono), kaj eble ili aperos en venonta numero! Redaktas la mikronovelojn Hoss Firooznia kaj Rafa Nogueras kunlabore kun la redakcio.
Mi venas de estonteco ne tro fora. Ne, mi ne informos vin pri gajnigaj loteriaj numeroj, nek pri aĉetindaj akcioj. Mi jam prizorgis tion.
Ni faris gravajn progresojn en la scienco (ekzemple tempovojaĝadon!), kaj en la medicino, specife rilate al nia kompreno de la homa cerbo kaj la koncepto de libera volo. Sed finfine, multaj aferoj restas senŝanĝaj. Bedaŭrinde, klimata ŝanĝiĝo ankoraŭ minacas la mondon, kaj daŭras malriĉeco, milito, kaj malsano.
La plej grava diferenco inter via tempo kaj la mia estas, ke en mia tempo… vi amas min. Kaj kara, mi simple ne povas lasi tiun detalon al hazardo.