Presita el Usona Esperantisto № 2024:2 - “Malantaŭ la kulisoj”

Turistoj

Lasta ĝisdatigo: 2024-06-02

Por tiu ĉi rubriko ni petas rakontojn de precize 100 vortoj. Sendu viajn centvortaĵojn al la redakcio (trovu la adreson en la kolofono), kaj eble ili aperos en venonta numero! Redaktis la mikronovelojn Hoss Firooznia kaj Rafa Nogueras kunlabore kun la redakcio.

[figure]

La trinkejo kvietas. Nur la kutimaj tagmezaj klientoj sidas ĉebufede: la vilaĝa kuracisto, la garaĝisto, la barbiro. Ŝi sidas ĉetable, sola. Maljuna Joĉjo verŝas bierojn.

La superporda sonorilo tintas kaj Vilĉjo eniras. “Nu, mi havas novaĵojn,” li diras al neniu aparta. Ili rigardas lin. “Turistoj. Mi veturigis paron. Ili vizitos la forlasitan kastelon por vidi nian faman fantominon.”

Joĉjo ridas. “Ĉu fama ŝi estas nun?”

“Ŝajne,” Vilĉjo diras. “Turistoj.” Li petas bieron.

En vilaĝeto, oni devas sin distri. Ŝi surtabligas monon kaj senbrue eltrinkejiĝas. La kastelo foras sep minutojn, kaj la nebulmaŝino kaj viktorina robo jam estas en ŝia aŭto-kofro.