Presita el Usona Esperantisto № 2024:2 - “Malantaŭ la kulisoj”

Progreso

Lasta ĝisdatigo: 2024-05-22

Por tiu ĉi rubriko ni petas rakontojn de precize 100 vortoj. Sendu viajn centvortaĵojn al la redakcio (trovu la adreson en la kolofono), kaj eble ili aperos en venonta numero! Redaktis la mikronovelojn Hoss Firooznia kaj Rafa Nogueras kunlabore kun la redakcio.

[figure]
Foto de Jiuguang Wang, CC BY-SA 2.0.

La malnova koncertejo, citadelo de melodioj kaj memoroj, staris ĉe la rando de silento. Ĝiaj muroj, kiuj iam resonis simfoniojn, estis baldaŭ malkonstruotaj, liberigonte spacon por modernaj oficejaj turoj.

La adiaŭa koncerto estis grandioza afero, kulminante kun Odo al Ĝojo de Beethoven, majstroverko pri la triumfo de unueco kaj frateco. Kiam ĝia fina kresĉendo plenigis la halon, la aŭskultantoj supozis tion la difine fina momento por la koncertejo.

Horojn poste, en la sekvantan kvieton eniris laboristo, al kiu oni komisiis la finan inspektadon. Murmurkante la vortojn de T.N.T. de AC/DC, li senkonscie anstataŭigis la lastajn notojn aŭditajn en la halo.