Presita el Usona Esperantisto № 2024:2 - “Malantaŭ la kulisoj”

Pigo kaj korvo

Lasta ĝisdatigo: 2024-05-22

Por tiu ĉi rubriko ni petas rakontojn de precize 100 vortoj. Sendu viajn centvortaĵojn al la redakcio (trovu la adreson en la kolofono), kaj eble ili aperos en venonta numero! Redaktis la mikronovelojn Hoss Firooznia kaj Rafa Nogueras kunlabore kun la redakcio.

[figure]

Akraj birdoblekoj sonis de malantaŭe. La viro, kiu ĝis tiam ĝuis sian promenadon, ektimis. Super lia kapo flugis korvo, kaj pigo persekutis ĝin. La korvo malsupreniris sur stratlanternon. La pigo eksidis proksime.

“Kial vi atakis min?” demandis la korvo.

“Kial vi venis al mia arbo?” respondis la pigo.

“Por ripozi!” kriis la korvo.

“Vi invadis mian teritorion. Estas nesto en tiu arbo!” kriis la pigo.

“Ho, mi pardonpetas. Mi ne sciis,” moliĝis la korvo.

“Pro nova ido mi fariĝas agresema,” klarigis la pigo.

La viro turniĝis kaj revenis al la stratlanterno. La du birdoj sidis unu apud la alia. Paco!