Presita el Usona Esperantisto № 2024:2 - “Malantaŭ la kulisoj”

La elekto

Lasta ĝisdatigo: 2024-05-16

Por tiu ĉi rubriko ni petas rakontojn de precize 100 vortoj. Sendu viajn centvortaĵojn al la redakcio (trovu la adreson en la kolofono), kaj eble ili aperos en venonta numero! Redaktis la mikronovelojn Hoss Firooznia kaj Rafa Nogueras kunlabore kun la redakcio.

[figure]

Andreo staris sur malnova ponto, tenante arĝentan moneron en la mano. La ponto estis pli ol nur transirejo; tie li renkontis sian amatinon, Melinda. Sed la lazura ĉielo kaj murmuranta rivereto ne harmoniis kun la korŝiraj pensoj batalantaj en lia kapo, kaj la monero ŝajnis pli peza ol ĝi vere estis.

Averse, la neesploritaj landoj kaj aventuro, kiuj alvokis lin. Reverse, geedziĝo kun la amata Melinda, kaj trankvila familia feliĉo. Ĉu la sorto elektos liberecon aŭ amon?

Andreo ĵetis la moneron ĉielen. Ĝi refalis, kaj …

Li maltrafis ĝin.

Kun mallaŭta plaŭd’ ĝi malaperis en la akvon. La sorto rifuzis elekti.