Presita el Usona Esperantisto № 2024:2 - “Malantaŭ la kulisoj”

Kun granda potenco …

Lasta ĝisdatigo: 2024-05-15

Por tiu ĉi rubriko ni petas rakontojn de precize 100 vortoj. Sendu viajn centvortaĵojn al la redakcio (trovu la adreson en la kolofono), kaj eble ili aperos en venonta numero! Redaktis la mikronovelojn Hoss Firooznia kaj Rafa Nogueras kunlabore kun la redakcio.

[figure]

Ŝi ekbabilas ĝin ĉetrinkeje: “Tio, kion mi diras, realiĝas.”

“Kio?”

“Mi diras ion, kaj tio okazas.”

“Vi ŝercas.”

“Pluvas.”

“Nenia nubo enĉielas,” mi diras kaj ekrigardas tra apuda fenestro: tuj ekstere ekfalas kolono de pluvo kvin metrojn larĝa, malsekigante la pavimon.

“Mi respondecas pri multe da stranga, ege loka vetero. Ankaŭ aliaĵoj.”

“Vi povas –”

“Oni taksu ĝin beno, sed –”

“Pardonpet…,” ebriulo interrompas. Ignorante min, li fiksas la okulojn al ŝi – ŝiaj mamoj, fakte – kaj ekkoketas neefike, findirante, “Ni kunfaru ion. Mi promesas, ke vi ĝuos. Nur diru, kion vi volas fari.”

“Nenio pli plaĉus al mi,” ŝi diras. “Sed estus maljuste.”