Presita el Usona Esperantisto № 2023:5–6 (sep-dec)
“The Bombastic Bachelor of Bunker Hill”
Parley Parker Christensen – mondvojaĝanto kaj populara Esperanto-instruisto en Los-Anĝeleso
En 1924, dum la 17-a Nordamerika Kongreso de Esperanto, Joseph Silbernik, la bofrato de Zamenhof, loĝanta en Usono ekde 1882, parolis pri sia fratino kaj bofrato.
Sekvis lin Parley Parker (PP) Christensen, ĵus reveninta de tri-jara mondvojaĝo uzante Esperanton, kiu salutis por la unua fojo kongreson en Norda Ameriko. Parley, per sia alteco (6’4”), sia blanka lina kompleto, kaj sia profunda basa voĉo, eble faris eĉ pli fortan impreson al la kongresanoj ol la bofrato de Zamenhof.
Parley lernis Esperanton en 1910 dum li loĝis en Utaho, kie li estis advokato kaj ŝtata politikisto. (Li gvidis la kongreson por verki Konstitucion por Utaho dum ĝi provis iĝi ŝtato.) En 1919 li vizitis Ĉikagon por kongreso de la Odd-Fellows, kaj poste restis por gvidi kongreson de la Farmer-Labor Party (li evidente tre bone gvidis kunvenojn). La FLP elektis lin kiel sian prezidant-kandidaton por 1920. Li ricevis 1% de la voĉoj, kaj poste malaperis de tiu etoso. Efektive, li ekvojaĝis ĉirkaŭ la mondo uzante Esperanton, kaj nur revenis ĉirkaŭ 1924. Ŝajne plaĉis al li vojaĝi, ĉar li faris alian tri-jaran rondiron kaj revenis al Usono fine de 1927. (Laŭ unu fonto, li ĉirkaŭiris la mondon ses fojojn!)
Tiam li establis sin en Los Anĝeleso, kie li restis la ceteron de sia vivo, kaj de kie li iĝis tre aktiva en la movado en Usono.
En mia lasta artikolo, mi menciis ke Joseph Scherer instruis Esperanton ĉe la LA Polytechnic High School, kaj ke tiujn kursojn iniciatis Christensen. Efektive, li faris tion en tre grandioza maniero: artikolo de Marto 1928 mencias ke li parolis antaŭ pli ol 1500 personoj en Los Anĝeleso, kaj ke 300 aliĝis al liaj kursoj. Tiuj kursoj daŭris dum pluraj jaroj, ĉe pluraj institucioj, kaj enplektis multajn spertulojn kiel instruistojn; ankaŭ multaj el tiuj kiuj esperantistiĝis en Los-Anĝeleso dum tiu epoko havas sian originon en tiuj klasoj. Ekzemple: Morojo, pri kiu mi jam verkis, renkontis ŝian koramikon Forrest Ackermann, la inventinto de la vorto “SciFi” (pri kiu mi planas verki) dum kurso ĉe LA City College gvidata de Arthur Brooks Baker, la fondinto de La Amerika Esperantisto. Do, Christensen ŝajne multon faris por konekti pli spertajn esperantistojn kun junaj interesatoj.
En la jaroj 1931–32 li estis la vic-prezidanto de la Esperanto-Asocio de Norda Ameriko (EANA), la organizo kiu antaŭis Esperanto-USA-n.
En 1931, li partoprenis la Universalan Kongreson en Krakovo, kaj dum la ŝipvojaĝo hejmen, li instruis Esperanton.
En 1932, la Nordamerika Kongreso de Esperanto okazis en Los-Anĝeleso. Kurioze, la loko de la Kongreso estis la Melrose Hotel; kiam oni listigis la loĝlokon de la Vic-Prezidanto en ĉiu numero de la bulteno, estis ekzakte ĉe tiu sama hotelo!
En 1932 kaj 1933, Christensen kaj Scherer faris plurajn prelegojn ĉe la Centra Biblioteko de LA pri siaj vojaĝoj, ofte kun pli ol 400 partoprenantoj.
Post sia mandato kiel Vic-Prezidanto de EANA, Christensen iĝis prezidanto de la Los-Anĝelesa klubo fine de 1933. Tamen li iom malaperas de la Esperanta kroniko dum la venontaj jaroj. Efektive, li dediĉis sin al loka kaj ŝtata politiko: inter 1935–1949 li estis membro de la urba konsilio de Los-Anĝeleso, kiel parto de la progresema movado de Upton Sinclair, “End Poverty in California” (Finigu Povrecon en Kalifornio). Inter aliaj aferoj, li proponis ke la urbo ne sendu la flagon de la 1932 Olimpiko al la nazia reĝimo por la Berlina Olimpiko de 1936.
Li estis ankaŭ bone konata en Los-Anĝeleso ekster la Esperanto-movado. La revuo LA Times iam nomis lin “The bombastic bachelor of Bunker Hill” (la bombasta fraŭlo de Bunker Hill). Bunker Hill estas loko bone konata kiel centro de la geja kulturo en Los-Anĝeleso. Ni scias preskaŭ neniom pri la seksemo de Christensen, sed li certe sentis sin komforta en tre bohemia etoso.
Li iom denove aktiviĝis en la loka Esperanto-movado en 1946, kiam li denove iĝis la prezidanto de la Los-Anĝelesa klubo.
Tamen, nelonge post tiam li mortis, komence de 1954. Tio okazis tuj post la skismo inter EANA kaj ELNA, kaj restas neklare, je kiu flanko li favoris, aŭ ĉu li entute zorgis pri tio. Mi trovis neniun nekrologon pri li en la bultenoj de la du organizoj.
La lasta mencio, kiun mi trovis de li en nia arĥivo, estis en Novembro de 1959, kiam oni verkis pri Glenn Turner, tiama fervora esperantisto: “S-ano Turner unue ekstudis Esperanton en 1907, sed ne aktivis ĝis ĉirkaŭ 1921, kiam lin vizitis kaj instigis S-ano P. P. Christensen post sia nesukcesa kampanjo por la posteno de Prezidento de Usono.”
Do, lia plurjardeka agado certe havis influojn ĉe multaj aliaj Esperantistoj en Usono, sen paroli eĉ pri la cetera mondo!
Fontoj:
-
Pluraj numeroj de Amerika Esperantisto kaj aliaj bultenoj
-
“Long-Haired Men and Short-Haired Women: Hidden Bohemia in Los Angeles”, Stuart Timmons, White Crane Winter 2006/7
Aldonaĵo:
En la lasta numero, mi raportis pri Joseph Scherer. Dum mia esplorado pri Christensen, mi hazarde trovis alian tre interesan detalon pri Scherer. En la epizodo de “Art Linkletter’s House Party” de Oktobro 29, 1953, gastis Edward Kalmar kun sia familio. Li rakontis pri kiel Esperanto savis lian vivon: Kalmar estis en koncentrejo dum la dua mondmilito, kaj kiam hazarde venis italo kiu bezonis interpretiston, Kalmar povis interpreti por li – uzante Esperanton!
Post la milito, Kalmar restis en Polujo, ĝis li lernis en 1948 ke la nova komunista registaro volis aresti lin. Li apenaŭ eskapis, restis en Svedujo kelkajn jarojn (ĉe esperantistoj), kaj fine sukcesis fuĝi al Usono pro la helpo de Joseph Scherer!