Presita el Usona Esperantisto № 2023:5–6 (sep-dec)

Joseph R. Scherer, la holivuda apostolo

Lasta ĝisdatigo: 2023-12-15

Tiu ĉi nova rubriko mallonge traktos rimarkindajn esperantistojn en la historio de Losanĝeleso, anticipe al la venonta Landa Kongreso, kiu okazos en tiu urbo.

[figure]
Scherer en Kalifornio, 1932. Fonto: Bildarchiv Austria.

En la lasta numero, ni prezentis Morojon, la avino de rolkostumado, kiu debutis ĉe la Monda Foiro de Novjorko, en 1939. Dum la Monda Foiro okazis ne nur la unua monda scienc-fikcia kongreso, sed ankaŭ la usona Esperanto-kongreso, kie ŝi paradis en sia “futuristicostume.”

La nune prezentata losanĝelesa esperantisto estas rimarkebla, interalie, pro sia neĉeesto ĉe tiu kongreso. En sia raporto por tiu kongreso, la tiama Prezidanto, Joseph Scherer, petis pardonon ke li ne povis ĉeesti. Li raportis, ke post la sukcesa uzo de Esperanto en la filmo Idiot’s Delight (1939, MGM, kun Clark Gable kaj Norma Shearer), li sukcesis konvinki alian filmfirmaon (RKO) uzi Esperanton en nova filmo, Conspiracy (1940), kaj li devis resti en Holivudo por instrui Esperanton ĉe la studio.

Efektive, Scherer estis tre engaĝita en la propagandado de Esperanto ĉe Holivudo (Hollywood) inter 1938-1941. Krom la menciitaj, li ankaŭ atingis ke la jenaj filmoj enhavu Esperanton: Lady of the Tropics (MGM, 1939, kun Heddy Lamarr), Road to Singapore (1940, Paramount, denove kun Bing Crosby, ankaŭ Bob Hope, Dorothy Lamour), kaj Victory (Paramount, 1940). Krome, en 1941, MGM produktis instrufilmon por soldatoj, en kiu la malamikaj soldatoj parolis Esperanton, por ne ofendi Germanujon aŭ Italujon (memoru, ke Usono estis ankoraŭ neŭtrala).1 Efektive, en pluraj el tiuj filmoj, Esperanto estis uzita kiel lingvo de diktatoreca eŭropa lando, por ne ofendi ajnan specifan landon; post la eniro de Usono al la milito, tiu bezono ne plu ekzistis, kaj ŝajne tio estis la fino de tiu ĉapitro de nia kino-historio.

Krom lia agado en Holivudo, Scherer estis tre aktiva prezidanto. Li elektiĝis en 1935, kaj restis ĝis 1942.2 Dum la unua jaro, li sukcesis duobligi la membraron de EANA. La numeroj de EA inter 1935-1942 montras plurflankan agemon kaj instigon de li al aliaj. Same, la fontoj kiujn mi esploris de aliaj losanĝelesaj esperantistoj ofte mencias la kuraĝigon kiun li donis al ili.

Li estis, kompreneble, aktiva en Esperantujo antaŭ kaj post sia periodo kiel prezidanto. Li naskiĝis en Svisujo, kie li lernis Esperanton kaj li ĉeestis la Universalan Kongreson en Nurnbergo en 1923. Li migris al Usono en 1924, kaj inter 1928-1930 li instruis Esperanton ĉe la Polytechnic High School de Los Anĝeleso (kiel oficiala instruisto), kaj li fondis la Esperanto-klubon de Los-Anĝeleso.

[figure]
Edward Kalmar kaj Joseph Scherer (Foto: LA Times, pere de North American Esperanto Review, Jan-Feb 1954).

Inter 1930-1932 li vojaĝis tra 41 landoj, kaj verkis libron pri tiu sperto, “Ĉirkaŭ la mondo kun la verda stelo”. Kiam li revenis al Usono, li vojaĝis tra la lando dum pluraj en sia “Rolling Home Green Star”, preleganta pri siaj vojaĝoj kun lumbildoj. Li poste verkis libron ankaŭ pri liaj vojaĝoj en Usono nomita Tra Usono kun Ruliĝanta Hejmo. Ŝajnas, ke iam ĉirkaŭ 1935, li etendis radikojn en la grundon de Los-Anĝeleso kaj restis tie dum sia prezidant-deĵoro (1935-1942) kaj poste.

Tiuj, kiuj bone konas nian historion, scias, ke Esperanto-USA dum longa tempo havis la nomon Esperanto-Ligo de Norda Ameriko (ELNA), kaj efektive nia asocio fondiĝis en 1952/1953, post kiam George Alan Connor akaparis EANA-n kaj eksmembrigis multajn membrojn kiel suspektatajn “komunistojn” aŭ simpatiantojn. (Memoru, ke temas pri la periodo de “McCarthyism”.) Iuj esperantistoj restis en EANA kun Connor, sed Scherer ne. En la Historio de ELNA (Vilĉjo Harmon, 2002), unu el la fondintoj de ELNA (Armin F. Doneis Sr.) memoris, ke Scherer estis inter tiuj kiuj multe helpis la novan asocion dum siaj fruaj jaroj.

Aparte kuriozan epizodon de tiu epoko mi trovis en la arĥivoj:

En la epizodo de Art Linkletter’s House Party de Oktobro 29, 1953, gastis Edward Kalmar kun sia familio. Li rakontis pri kiel Esperanto savis lian vivon: Kalmar estis en koncentrejo dum la dua mondmilito, kaj kiam hazarde venis italo kiu bezonis interpretiston, Kalmar povis interpreti por li – uzante Esperanton!

Post la milito, Kalmar restis en Polujo, ĝis li lernis en 1948 ke la nova komunista registaro volis aresti lin. Li apenaŭ eskapis, restis en Svedujo kelkajn jarojn (ĉe Esperantistoj), kaj fine sukcesis fuĝi al Usono pro la helpo de Joseph Scherer!

[figure]
Scherer ĉe la tria kongreso de ELNA, en San Diego. (Tria vico, tria de la dekstro. Fonto: Historio de ELNA)

La lasta publika apero de Scherer en Esperantujo kiun mi povis trovi estis de 1955, kiam li partoprenis la trian kongreson de ELNA, en San Diego.

La Historio de ELNA ankaŭ mencias, ke inter ĉio alia, li estis gravulo en la skoltoj (Boy Scouts of America) kaj multe propagandis la merit-ordenon pri Esperanto.

Scherer mortis en 1967. Sed lia legaco daŭras en nia movado en Usono, kaj aparte en nia aktuala agado pri filmoj.

  1. Ĉu tio povus esti la sprono de la bona konata manlibro Esperanto: The Aggressor Language

  2. Kurioza koincido: La posta prezidanto, D-ro Cecil Stockard, loĝis dum kelkaj jaroj en Atlanto. Antaŭ kelkaj jaroj, lia nepino mesaĝis nian klubon, kaj ni ricevis de ŝi plurajn kestojn kun liaj arĥivoj!