Presita el Usona Esperantisto № 2023:4 (jul–aŭg)

Raporto de la Landa Kongreso

Lasta ĝisdatigo: 2023-08-21
[figure]

La Usona Landa Kongreso de 2023, kiu okazis en Ralio, Norda Karolino ĉe la universitato William Peace, estis la unua ĉeesta Esperanta aranĝo, kiun mi partoprenis.

Post alveno al la kongresejo, mi iris al la registrejo por ricevi la ŝlosilon de mia ĉambro, ŝlosilkarton (por malfermi pordojn de la diversaj konstruaĵoj), kaj programon por la kongreso. La unua tago de la kongreso estis ankaŭ la lasta tago de NASK. Klasoj por NASK finiĝis, kaj poste okazis tagmanĝo. Mi estis tre malsata post longega flugo; do estis bone, ke mi alvenis precize kiam tagmanĝo komenciĝis. Okazis la diplomiĝo de la NASK-anoj, kaj du el miaj bonaj amikoj ricevis siajn diplomojn pri partopreno en la kursaro. Tuj post la diplomiĝo okazis la ferma ceremonio. Okazis ankaŭ improvizaĵo, en kiu unu el miaj karaj amikoj rolis. Post la spektaklo okazis viva epizodo de la podkasto Usone Persone kun Brandono, Rafa kaj Hanso. Post la podkasto, la gufujo – aŭ tio, kion oni nomis gufujo – malfermiĝis, kaj mi ludis la tabulludon Settlers of Catan kun nova amikino, kiu instruis al mi kiel ludi ĝin. Ni ludis ĝis iom post noktomezo.

Mia sekva tago kompreneble komenciĝis kun matenmanĝo je 7:15, sed aliaj komencis la tagon pli frue, farante tajĝiĉŭanon subĉiele. Post la tagmanĝo okazis la solena malfermo de la kongreso. Murray Merner prelegis pri nia komunumo kaj pri la historio de la usona movado. Post la malferma ceremonio okazis la ĉefa prelego de Kuo kun la nomo Pri komunumo sen limoj. Mi aŭskultis atente. Temis pri la kulturo de Esperanto, la akceptemo kaj celoj de la esperanta komunumo. Ĝi akceptas ĉiajn homojn de ĉiu lando, etna grupo, lingvo, politiko, ktp. Kvankam mi ne precize memoras la vortojn de la prelego, ĝia inspira sento restas kun mi. Post la prelego okazis grupfoto de ĉiuj partoprenantoj en la salono.

Poste okazis samtempe la unua aferkunsido (kiun mi ĉeestis), kaj kunsido pri koniĝo (kiun mi ne ĉeestis). Post tiuj eventoj, ĉiuj tagmanĝis, kaj ni havis liberan tempon de la 12-a ĝis la 14-a. Post tagmanĝo okazis tri aferoj samtempe: E-USA (Esperanto-USA): kulturaj agadoj gvidita de Brandono Sowers, kiun mi partoprenis, kaj du sesioj pri lerniloj kun Katalin Kováts – kaj la libroservo. Dum la kunsido pri kulturaj agadoj mi kontribuis al la diskuto. Tio surprizis min, sed mi sentis min tiom komforta en Esperantujo, ke mi spertis nenian nervozecon. La sekvaj du samtempaj kunsidoj estis E-USA: Estonteco, gvidita de Brandono, kaj la libroservo, kiu daŭris ĝis la 16-a. En la E-USA-kunsido mi kontribuis kelkajn ideojn. Post tiuj kunsidoj, je la kvina, komenciĝis Lernu mikronoveli, gvidita de Rafa Nogueras; dum tiu sesio ĉiu skribis mallongan frazon sur papero kaj transdonis tion al aliulo, kiu faris same ĝis estis dek frazoj de tiom da homoj, sed unu mallonga kaj freneza rakonto.

Je 17:30 komenciĝis tagmanĝo, kaj sekve okazis libera tempo. Mi vagis tra la tereno de la kongresejo, parolante jen kaj jen kun samideanoj, ĝis estis tempo por speciala evento, malferma al la publiko: Kontradanco! Mi tre ĝuis la dancadon. Ĝi estis tre bona maniero konatiĝi kun aliaj, kaj lerni proprasperte pri kiel esperantistoj interagas realvive. Mi tre ĝojas, ke mi partoprenis. Post la dancado mi kaj kelkaj aliaj iris al la gufujo, kaj denove ni ludis tabulludon kaj babiladis ĝis malfruhore.

La tria tago komenciĝis same kiel la dua. Tajĝiĉŭano, sed en tio mi ne partoprenis. Post matenmanĝo okazis la laborsesio pri kanto-tradukado, gvidita de Gary Bisaga, kiun mi partoprenis. En tiu sesio la principoj de tradukado estis diskutitaj, kaj traduko de Margaritaville estis ludata, kaj ĉiuj kunkantis. Samtempe okazis sesio de la Amerika Asocio de Instruistoj de Esperanto (AAIE) kiun gvidis Bill Harris.

Post tio okazis surtablaj rolludoj de la 10-a ĝis la 11-a, kiun prezentis Roberto Kingsley. Li prezentis esperantajn tradukojn de rolludoj similaj al Dungeons and Dragons (Karceroj kaj Drakoj), kaj faktojn pri tiaj ludoj kaj kiel ludi. Poste ĉeestantoj ludis ludon, kiun Roberto tradukis, nomatan Labirinto kaj Levjatanoj, Temas pri pli simpla vario de Karceroj kaj Drakoj. Mi tre amuziĝis, kaj mi ŝatus denove partopreni tian ludon kun esperantistoj en la estonteco. Samtempe kiel la rolludado, okazis la dua aferkunsido de la 10-a ĝis la 11-a, kaj E-USA: Kial Aniĝi? Ankaŭ gvidita de Brandono de la 11-a ĝis la 12-a. De la 12-a ĝis la 13-a posttagmeze okazis tagmanĝo kaj libera tempo ĝis la 14-a. Dum la libertempo, mi denove vagis tra la tereno de la kongresejo, kaj parolis longe kun amikino pri ĉio kaj nenio.

De la 14-a ĝis la 15-a okazis laborsesio pri Kiel propogandi Esperanton kaj prelego Sciencfikciaj verkistoj/Holivudo, prezentita de Brandono, kiu faris multan esploradon por povi prezenti tion. La prelego temis pri sciencfikciaj verkistoj de la fruaj jaroj de la ĝenro, kiuj estis esperantistoj. Unu el tiuj homoj estis virino konata en la movado kiel Morojo, kiu ankaŭ estis la fondinto de rolkostumado. Foje estas surprize, ke iuj esperantistoj estis tiom grave influaj rilate al kulturo kaj historio.

De la 15-a ĝis la 16-a okazis samtempe tri aferoj. La dua kaj lasta tago de la libroservo, kiu daŭris ĝis la 16:30, Ni Ludu Muzikon!, Kaj E-USA: retaj edukado kaj eventoj, kiun mi partoprenis. En tiu sesio mi ne nur ĉeestis sed bone kontribuis. Tio min surprizis iomete, sed mi sentis min tiom komforta kaj tiom parto de Esperantujo, ke mi ne eĉ nervoziĝis. Mi iris al la libroservo poste, kaj aĉetis kelkajn Esperantajn librojn kaj pinglojn.

De la 16-a ĝis la 17-a okazis sesioj Libroj, kiujn ni rekomendas, kaj Origamio-Laborsesio. Mi partoprenis la librorekomendadon. Mi rekomendis la librojn Ideoj Ĝermas de Steven Brewer kaj Sed nur fragmento de Trevor Steele. De 17:30 ĝis 18:30 estis vespermanĝo, sekvata de duonhora libertempo. De la 20-a ĝis la 21-a okazis unu evento, Distra vespero. Dum tio, pluraj homoj volonte montris siajn talentojn pri kantado, muzikumado; kaj gasto de Nepalo, Indu Deva, montris tradician dancon de sia lando. Mi poste iris al drinkejo, kie mi esperantumis kun novaj amikoj, kaj mi finis la vesperon en la gufujo.

La kvara tago, la 10-a de Julio estis la lasta tago de la kongreso, kiel la antaŭaj tagoj de la 7-a ĝis 7:30 okazis tajĝiĉŭano antaŭ la manĝejo kaj matenmanĝo de 7:15. Mi babilis iom kun miaj novaj amikoj kaj dum la libera tempo mi envalizigis miajn aferojn pretiĝante por mia flugo hejmen. De la 9-a ĝis la 10-a okazis sesio pri la estonteco de la Usona Esperantista Junularo (USEJ). Post tio okazis du samtempaj sesioj: Kunsido de la Regionaj Kunordigantoj de E-USA kaj la Laborkunsido pri Bakado, en kiu la partoprenantoj ne bakis, sed faris simplan ĉokoladaĵon.

Poste okazis la Solena fermo de la kongreso de la 11-a ĝis la 12-a. En tiu sesio okazis resumo de iuj pri la kunsidoj kaj sesioj, bondeziroj al kelkaj esperantistoj kiuj ne ĉeestis, kaj ĉe la fino, ĉiuj kantis La esperon. Dum mi kantis, vibretis mia haŭto pro la misteraj sonoj, kiujn priskribis Zamenhof en sia parolo ĉe la unua Universala Kongreso:

… tra la aero de nia salono flugas misteraj sonoj, sonoj tre mallaŭtaj, ne aŭdeblaj por la orelo, sed senteblaj por ĉiu animo sentema: ĝi estas la sono de io granda, kio nun naskiĝas. Tra la aero flugas misteraj fantomoj; la okuloj ilin ne vidas, sed la animo ilin sentas; ili estas imagoj de tempo estonta, de tempo tute nova. La fantomoj flugos en la mondon, korpiĝos kaj potenciĝos, kaj niaj filoj kaj nepoj ilin vidos, ilin sentos kaj ĝuos.

Okazis poste tagmanĝo de la 12-a ĝis la 14-a, kaj poste venis tempo por foriri. Mi longe ĝisis kaj multe brakumis miajn amikojn, kaj eĉ ĝise kisis mian karan amikinon. Tiu ĉi resumo ne kaptas la emociojn, kiujn mi sentis dum la kongreso, kaj kiel mi eĉ pli nun ol antaŭe sentas min kiel parton de unu granda rondo familia.