Presita el Usona Esperantisto № 2023:3 (maj–jun)

Marlene

Lasta ĝisdatigo: 2023-07-11
[figure]

En la mara profundo vivis paro da fiŝoj, kiuj estis geedziĝintaj dum pluraj jaroj. Ili havis ĉion, kion oni povus deziri: komfortan maranemonon por loĝejo, marherbojn por ornamo, kaj gregon da gupioj por amuzo. Sed, kiel ofte okazas en longdaŭraj rilatoj, la edzino Marlene komencis senti enuon kaj rankoron. Ŝia edzo Laŭrenco estis bona provizanto, sed mankis al li la ĉarmo kaj la ambicio, kiujn ŝi sopiris. Tiam Marlene rimarkis Finn-on, impetan kaj aventureman fiŝon, kiu ĉiam rakontis la plej ekscitajn historiojn pri siaj vojaĝoj.

Dum Laŭrenco pigre naĝis ĉirkaŭ la anemono, Marlene pensis, ke se Laŭrenco mortos, ŝi povos ricevi grandan monsumon pro vivasekuro, kaj komenci novan vivon kun Finn. La plano ŝajnis nefuŝebla – ŝi forlogos Laŭrencon al loko, kie ĉeestas fiŝkaptistoj, kaj ŝi certigos, ke li estu kaptita per hoko.

Unue Marlene devis konvinki al Laŭrenco kontrakti vivasekuron. Ŝi rolis simpatie, dirante kiel respondema kaj zorgema li estas pri la estonteco. Laŭrenco, kiu neniam antaŭe aŭdis pri vivasekuro, feliĉis, ke li povos zorgi pri Marlene eĉ post sia forpaso. Kompreneble Marlene elektis la plej multekostan kontrakton.

Tiam Marlene serĉis en la ĉirkaŭaĵo lokon taŭgan por la murdo. Ŝi elektis koralrifon konatan pro sia abundo da fiŝoj kaj ofta ĉeesto de fiŝkaptistoj. Kaj ŝi atendis tagon, en kiu la akvo estis netravidebla, por certigi, ke neniu vidos ilin.

Finfine la murdotago alvenis. Marlene konvinkis Laŭrencon, ke ili naĝu kune. Rolante kiel dolĉa edzino, ŝi diris, ke ŝi deziras pasigi iom da tempo kun li romantike. Laŭrenco, ĉiam plaĉivola, konsentis sen hezito.

Marlene gvidis Laŭrencon al la rifo, mensogante, ke ŝi volas montri al li novan specon de marherbo. Laŭrenco suspektis nenion, kaj sekvis ŝin. Kiam ili atingis la lokon, Marlene tuj puŝis Laŭrencon al flosanta fiŝhoko, sciante, ke li estos kaptita.

Dum ŝi rigardis la forkapton de Laŭrenco, Marlene sentis triumfon. Ŝi sukcesis! Baldaŭ ŝi estos riĉa kaj kun Finn!

Pasis tagoj, kaj Marlene komencis senti la mankon de Laŭrenco kaj lia dolĉa voĉo. Kaj pli malbone, la asekura firmao rifuzis pagi. Oni diris, ke necesas fari enketon, ĉar la morto estas suspektinda.

Marlene naĝis de unu oficejo al alia, provante konvinki la firmaon, ke la morto estis akcidento. Ŝi eĉ dungis advokaton, kiu promesis helpi. Sed ju pli ŝi provis kaŝi siajn agojn, des pli suspektinde ŝi aspektis. Fine, la asekura firmao malakceptis ŝian peton, kaj Marlene restis kun nenio krom kulposento kaj ruinigita reputacio.

Marlene provis konsoli sin per la akompano de Finn. Tamen la kulposento forte pezis sur ŝi, kaj Finn baldaŭ komprenis, ke ŝi ne estas la senzorga kaj aventurema kunulino, kiun li imagis. Marlene ne povis eskapi la ombron de sia historio, kaj eĉ Finn post iom da tempo foriris, lasante ŝin alfronti sole sian kulpon kaj bedaŭron.

Marlene pasigis la reston de sia vivo naĝante tra la vasta maro, serĉante manierojn por kompensi tion, kion ŝi faris. Ŝi dediĉis sin al helpado de aliaj fiŝoj, esperante, ke bonaj agoj iel helpos al ŝi trovi pacon. Sed la memoro de Laŭrenco daŭre turmentis ŝin, kaj la kulposento neniam foriris. Marlene komprenis, ke ŝi faris teruran eraron; ŝia avido kaj volupto koruptis ŝian juĝkapablon, kaj ŝi perdis la solan aferon, kiu vere gravas – la amon.