Presita el Usona Esperantisto № 2023:2 (mar–apr)

Debutas defio domena

Lasta ĝisdatigo: 2023-04-21

La rubriko traduku! prezentas al vi diversajn tradukdefiojn. En paraj numeroj aperas tekstoj en Esperanto por enangligi; en neparaj, tekstoj en la angla por elangligi. Leginte viajn respondojn, ni prezentos resumon de la diversaj proponoj kune kun niaj reagoj kaj komentoj.

[figure]
La bitlibro Dek du rakontoj estas libere elŝutebla.

Dum ni ankoraŭ ŝvitigas vin per la pasintnumera tradukdefio el la angla en Esperanton (ni traktos la rezultojn venontnumere), jen la altern-numera defio por via konsidero, el Esperanto en la anglan.

La teksto venas el la ĉi-jare aperinta novelaro Dek du rakontoj de brazila aŭtoro Paulo Sérgio Viana. La eldonejo Sezonoj kompleze eldonis ĝin senpage, do oni povas libere elŝuti la bitlibron.

Per la jena fragmento komenciĝas novelo titolita La domenisto. Kiel vi enangligus ĝin?

Mi bone memoras, kiam mi envenis tiun kafejon la unuan fojon, antaŭ kelkaj monatoj. Mi ĉirkaŭrigardis la ejon por serĉi tablon kaj mendi mian matenmanĝon, kaj mi vidis Fernandon sidanta ĉe fenestro, en la fundo de la ĉambro. Lia kalva, ronda kapo brilis sub la lumo de la mateno, kaj lia longa, pendanta nazo ŝajnis al mi iom komika. Li aspektis kiel iu, kiu atendas aliulon. Li havis antaŭ si etan tason da kafo kaj bluan plastan skatoleton. Li kun mieno de kontenteco rigardis al mi, kaj kvankam troviĝis pluraj tabloj liberaj, li laŭte invitis min:

– Amiko, bonvolu sidiĝi ĉe mi!

Dum momento, mi timis, ke mi ne memoras pri de longa tempo ne vidata konato, kaj mi rapide serĉis en mia memoro. Ne, mi ne konas tiun long-nazan, pendorelan maljunulon, sed lia invito iel sonis al mi nerezistebla, kaj se eventuale li proponos interesan babiladon, eble estus oportune ne engluti mian mantenmanĝon maĉante miajn zorgoplenajn pensojn, tute sola. Mi decidis riski. Mi mendis mian manĝon de servisto kaj sidiĝis ĉe la nekonato.

– Bonan matenon. Bela vetero, ĉu?

– Bonan. Mia nomo estas Fernando. Mi ne volas perdigi al vi tempon. Mi ne ĝenos vin per teda interparolo kun stulta maljunululo. Mi estas okdek-unujara, kaj almenaŭ tion mi ankoraŭ ne forgesis, ke maljunuloj estas preskaŭ ĉiam enuigaj homoj. Mi vokis vin por eta peto. Ĉu vi bonvolus ludi ununuran partion de domeno kun mi? Tio kostos al vi nur kelkajn minutojn, dum kiuj vi povos senĝene manĝi vian matenmanĝon.

– Interesa propono. Ĉu vi kutimas inviti nekonatajn homojn por tio?

– Jes, sed malmultaj akceptas la inviton. Ĉiuj hastas. Mi dankas, ke vi konsentas.

– Jes, ni ludu unu partion.

La redakcio (trovu ĝian adreson en la kolofono) akceptos vian proponon ĝis la 15-a de Julio. Ne necesas sendi plenan tradukon, se vi ne kapablas aŭ ne volas. Sed ĉiuokaze bonvolu sendi nur unu proponon, ne plurajn diversajn provojn. Sukceson!