Presita el Usona Esperantisto № 2021:1 (jan-feb)

Forpasis Maria Murphy

Lasta ĝisdatigo: 2021-02-14
[figure]

Maria Liwscyz Murphy forpasis la 19-an de Januaro pro komplikaĵoj de KOVIM-19. Ŝi havis 82 jarojn. Ŝi estis postvivanto de la Holokaŭsto, mondvojaĝanta kuracisto, multlingvulo kiu parolis sep lingvojn, kaj ŝi sole edukis du filojn post la forpaso de sia edzo.

Maria naskiĝis en Varsovio la 1-an de Oktobro, 1938, en tumulta periodo ĉe la komenco de la Dua Mondmilito. Kiel judo en Pollando, ŝi povintus esti mortigita, sed ŝia patrino estis lerta kaj havis rimedojn por kaŝi ŝin ĉe bieno kun kristana familio. Multajn jarojn poste, Maria rakontis, ke unu el la plej ŝatataj infanaj taskoj ĉe la bieno estis postĉasado de la kokinoj. Post la milito, la patrino revenis kaj transportis Marian al Jerusalemo, kie ili unue loĝis ĉe kibuco, kaj poste revenis al postmilita Pollando.

Fine la patrino transportis Marian kaj ŝiajn du fratinojn al Bostono, Usono, por komenci novan vivon. Maria decidis esti kuracisto, kaj ŝi faris sian medicinan trejnadon unue en Usono kaj poste en Italujo, kie ŝi doktoriĝis ĉe la Universitato de Romo.

Ŝia filo David diras: “Kiam ajn ŝi vizitis min, kie ajn mi loĝis, kaj mi prezentis al ŝi miajn konatojn, ŝi ĉiam demandis al ili, ĉu mi jam sciigis ilin pri Esperanto. Post iom da tempo, mi komencis anticipe sciigi konatojn pri la lingvo por ke ili povu respondi jese kiam ŝi pridemandis ilin. Cetere, ŝi informis pri la lingvo al ĉiuj, kiuj ŝi renkontis, senescepte, tiel ke finfine mi konsilis, ke ŝi ŝanĝu sian saluton de ‘Hello!’ al ‘Esperanto!’ por ŝpari tempon.”

Kvankam ambaŭ ŝiaj filoj lernis Esperanton, ili ne retenis ĝin, sed ŝia evidenta pasio kaj amo por la lingvo profunde impresis ilin ambaŭ. Esperanto estis pela potenco en ŝia vivo, kaj kondukis ŝin al la viro kun kiu ŝi edziniĝis, Ralph Murphy.

Post la doktoriĝo, Maria laboris en Bostono ĝis la fruaj 80-aj jaroj, kiam ŝi transloĝigis sian familion al Florido. Ili unue ekloĝis en Islamorada, poste Port Charlotte, kaj fine ili transloĝiĝis al apudmara hejmo en Englewood. Kiam ŝi loĝis en Port Charlotte ŝi establis propran kuracejon tie, kaj funkciigis ĝin ĝis sia emeritiĝo en la fruaj 90-aj jaroj.

Post la emeritiĝo ŝi pasigis tempon vojaĝante tra la mondo, ĝuis plaĝon, naĝejon, aŭ YMCA-on, partoprenis en diversaj fremdlingvaj diskutgrupoj, kaj ĉeestis ceremoniojn ĉe sinagogoj kaj preĝejoj de Unitariana Universalismo.

Se vi volas aŭdi la rakonton pri Maria de ŝi mem, jen intervjuo en la angla, registrita de ŝia filo David, kaj jen intervjuo en Esperanto registrita ĉe NASK en 2013.

[Dankon al David Murphy pro la informo.]