Presita el Usona Esperantisto № 2021:1 (jan-feb)
La Usona Bona Filmfestivalo
Esperanto-USA okazigas mallongan filmfestivalon kun kontantaj premioj por la unuaj dek gajnintoj. La limdato estas la 1-a de Majo, 2021. Partopreno estas senkosta kaj vi ne devas aliĝi al Esperanto-USA por partopreni! Ĉiuj ĝenroj estas bonvenaj, sed via filmo devas esti tute en Esperanto, kun almenaŭ dek Esperanto-vortoj parolataj. Cetere, en la filmo devas aperi taso de kafo.
La unua premiito ricevos $300; la dua, $200; la tria, $150, kaj po $50 por la kvara ĝis deka.
Por pli da informo, inkluzive la plenan regularon, vidu nian paĝon por la filmfestivalo.