Presita el Usona Esperantisto № 2019:6 (nov-dec)
Festu Novjaron
Multan dankon al Leo Turkadze, kiu lastatempe sendis al la redakcio plurajn el siaj diverstemaj kaj tre amuzaj poeziaĵoj; jen unu, tre pria por aperigi ĉe la komenco de 2020. Ni eble aperigos aliajn en venontaj numeroj.
Du mil dudeka alvenanta
Nin estas strange surprizanta.
Jam multajn milojn da Novjaroj
Ni post Decembro ĉiam festas
Kaj ne supozas, ke eraroj
En la surteraj kalendaroj,
Nin konfuzante, trompĉeestas.
Por esti iom pli konciza,
Jen misinformo tre surpriza:
Septembro – sep, sepa numero.
Kaj naŭ estas ja malvero!
Oktobro – okto! Vi komprenas!
Ĉu tio vin plu ne ĉagrenas?
Novembro kaj Decembro, respektive
Sonas absurde, false kaj naive.
Ĉu tio estis ŝerca ŝanĝo
De kronikistoj-romianoj?
Aŭ la ordono por aranĝo
De la potenc-eklezianoj?
Neniu scias, kiu prenis,
Ĉu grekoj aŭ la olda Sparto.
Novjaron iam ni solenis
Tutmonde en komenc’ de Marto!
Laŭ hipotez’ astronomia,
Ni estas Ter-alvenantaro.
Kaj praantikva kalendaro
Atestas nun pri fakto tia.
Malgraŭ io, hej, homaro!
Estu feliĉaj en Novjaro!
—Leonido Turkido, en Florido kun Mokrido