Presita el Usona Esperantisto № 2019:5 (sep-oct)

Pri proponoj ŝanĝi nian lingvon

Lasta ĝisdatigo: 2019-10-31

Ĉi-numere per nia tempoveturilo ni vizitas la jaron 1906 (la plej fruan en nia arĥivo) por pluki artikoleton el la tria numero de L’Amerika Esperantisto.

Ofte oni renkontas novajn esperantistojn – tre inteligentajn kaj bonintencajn – kiuj volas “plibonigi” la lingvon, kvazaŭ ĝi estus ankoraŭ nova projekto, kaj ne plene vivanta lingvo kun lingvokomunumo, literaturo, kaj longdaŭraj tradicioj.

Tiun emon ŝanĝi la lingvon oni trovas sufiĉe ofte nun, en 2019. Do provu imagi, kiom ofte ĝi troviĝis en 1906 – nur unu jaron post la apero de la Fundamento, kiam la infana lingvo estis ĵus rampinta el la lulilo …

[figure]

Ĉiu gazeto de Esperanto devas, por averti novajn esperantistojn, montri per grandaj literoj la avizon: “Ne malŝparu tempon por skribi pri dezireblaj ŝanĝoj je la lingvo Esperanto!” Oni kredus ke, se tiuj saĝuloj ĉeestus la kreadon de la mondo, kaj Dio diris al ili ke li havas planon por faligi pluvon el nuboj, ili nepre konstatus per argumentoj tre taŭgaj, ke tio estas neniel ebla. La fondaĵo de la lingvo jam de longe sin fiksiĝis kaj sin montras en la “Fundamento de Esperanto,” en kiu, laŭ la deklaracio de la Boulogne’a Kongreso, neniu havas la rajton fari ŝanĝon. Al tiu oni povas aldoni “nek la rajton, nek la eblon,” ĉar iu klera amiko de lingvo internacia povas vidi ke ni nun konstruas la trabaĵon de la templo, kaj eĉ se, eble, malgranda malperfektaĵo sin montras, ni ne devas interrompi la fondaĵon por ĝin korekti. Ne; pli bone ol stari antaŭ la laborejo kaj kritiki la laboristojn estas eniri tien, suprenigi la manikojn, kaj helpi al la bona laborado. Oni povas pli frue varbi cent rekrutojn al la vicoj esperantistaj ol fari la ŝanĝon de unu litero en la Fundamento de Esperanto.