Presita el Usona Esperantisto № 2019:5 (sep-oct)
Renkontiĝo ĉe la Balta Maro
Pro tio, ke mi jam tri jardekojn esperantumas, jam delonge mi estis aŭdinta pri la Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET). Ĝi estas tradicia renkontiĝo, fama pro la muzika kaj kultura enhavo, pro la interesaj prelegserioj kaj pro la amasa partoprenado. Ĝi estas aparte populara por la esperantistoj de la tri baltaj landoj, iamaj sovetiaj respublikoj Latvujo, Litovujo kaj Estonujo. Kiam komence de la nuna jarcento mi pli ofte vojaĝis al Eŭropo pro Esperanto, mi ĉiam havis la sopiron veturi al BET. Malgraŭ mia sopiro, ĉiam aperis kialo por ne veturi: kolizio kun aliaj aranĝoj, kiujn mi partoprenos, multekosteco de la tuta vojaĝo, ktp.
Ĉi-jare okazis malsimile. Eble jam komence de la jaro, mi decidis ne plu prokrasti konatiĝon kun tiu elstara ero de la Esperanta kulturo. La fakto, ke la Universala Kongreso, kiun mi intencis partopreni, okazas en najbara Finnlando, decidigis min. Mi serĉis la retejon kaj aliĝis al la 55-a Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos en Litovujo, lando kiun mi malmulte konis, en urbo Panevezys, kiun mi absolute ne konis. Komencis la kontaktoj kaj interŝanĝoj kun la organizantoj, respond(ec)is rekte Povilas Jegorovas, homo kun kiu mi konatiĝis jam antaŭ preskaŭ tridek jaroj. Mi proponis partopreni per prelego kaj li akceptis mian proponon. La prelego fakte fariĝis prelegserio (kvin prelegoj) pri Mediprotektada Kemio. Mi ankaŭ kontaktis Amri Wandel, prezidanto de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS), kaj tiel mia prelegaro fariĝis ankaŭ kurso aprobita kadre de la Sanmarineca Universitataj Studoj kiuj okazis samtempe kaj samloke kun BET-55.
Mi multe laboris en la preparado de tiuj prelegoj, adaptinte por kvin horoj kurson kiun mi iam instruis en Universitato de Kalifornio ĉe Santa Barbara dum trideko da horoj. Mi ankaŭ preparis mallongan sinprezenton kiu aperis en la retejo de BET kaj en la Ondo de Esperanto. Finfine alvenis la somero, kaj post feriado kun mia familio en Hispanujo dum dek tagoj, mi flugis de Madrido al Rigo kaj per buso atingis Panevezys sekvatage. Jes, temas pri relative malgranda urbo meze de la litova kamparo. Antaŭ tridek jaroj ĝi estis multe pli granda pro la koncentriĝo de elektronika kaj aliaj industrioj, nuntempe multas malplenaj uzinoj kaj la loĝantaro preskaŭ duoniĝis.
Jam de la akcepto mi estis forte impresita pri la organizado kaj pri la kvanto da aktivuloj kiuj laboris en diversaj taskoj kaj helpis pri la enloĝigo. Mia gastejo, tute komforta privata ĉambro en studenta domo, troviĝis iom for de la ĉefa renkontiĝejo, en la Teknika Universitato de Kaŭnas, filio Panevezys. Mi iom malfruis por la interkona vespero, do kiam la aranĝo komenciĝis en la mateno de dimanĉo, la 7-a de Julio, min trafis vere unu el la grandaj surprizoj: partoprenis la aranĝon kvarcento da homoj el kvardeko da landoj. Atentu ke ne temas pri kongreso Esperanta, nek pri Esperanta renkontiĝo en alloga turismejo kiu povintus altiri tian amason. Fakte al Panvezys veturis homoj preskaŭ absolute nur pro la intereso en la riĉa kleriga programo. Se iu veturis tien pro turisma allogo, tiun mi ne renkontis. Temas pri rekorda nombro da partoprenantoj. BET-oj estis ĉiam grandaj, sed tiu ĉi estis la plej granda en la historio. Bona sperto por mi, kaj ja entuziasmiga fakto, des pli, ke la partopreno en la posta Universala Kongreso estis bedaŭrinde magra (se ne historia rekordo, sufiĉe proksime, pro la malgrandeco).
La tagoj flugis fulmrapide. Miaj prelegoj disvolviĝis glate, la prelegejo ĉiam plena je avidaj lernantoj. Mi mem sukcesis partopreni ankaŭ aliajn interesajn prezentaĵojn de Amri Wandel, Ilona Koutny, Walter Zelany, Gabor Markus, Yves Nevelsteen. Multajn aliajn mi malgraŭvole maltrafis pro tempa konflikto. Poste, dum la vesperoj, okazis koncertoj kaj kunkantado, kie evidentiĝis, ke multaj el la partoprenantoj konis unu la aliajn de antaŭ multe da jaroj kaj ili kunkantis tiujn kantojn jam de ilia junaĝo – kaj ili kantas ilin ankoraŭ kiam ili estas tute grizharaj aŭ eĉ senharaj. Ekestis magie nostalgia etoso, rekreita ĉiun vesperon, kaj mi absolute ĝojas, ke mi ĝue dividis la sperton kun ili.
Dum merkredo, ekskursa tago, mi veturis kun mia nova franca amiko Marc al la ĉefurbo de Litovujo, la ĉarma Vilnius. Ni ĝuis la viziton, miris pri la belaj apudriveraj parkoj kaj pri la rimarkinda abundo de preĝejoj en Vilnius. Mi ankaŭ notis, ke la elstara pola poeto Adam Mickiewicz, kies nomon portas la Universitato de Poznano kie Esperanto kaj Interlingvistiko grave rolas, longe studis kaj verkis en la litova ĉefurbo. Fakte li estas konsiderata ankaŭ nacia poeto en tri malsimilaj hodiaŭaj landoj: Pollando, Litovujo kaj Belorusujo.
Ĉiutage dum la renkontiĝo mi veturis de la universitato al la loĝejo pere de Uber-aŭtomobilo. La ŝoforoj ĉiam estis scivolemaj kaj parolemaj, precipe en la angla lingvo, sed ankaŭ en la rusa. Ili ĉiuj estis aŭdintaj pri Esperanto kaj jam veturigis partoprenantojn de BET. Mi povas aserti, ke plej popularaj estis grupo de pli ol tridek koreoj, verŝajne maloftaj vizitantoj en tiu ĉi regiono.
Kiel ĉio cetera, la ravaj tagoj venis al konkludo. Mi finis mian kurson, dek kvin studentoj ekzameniĝis, kaj dek tri sukcesis kaj feliĉmiene ricevis sian atestilon pri la sukceso dum la ferma aranĝo.
Mi adiaŭis multajn novajn amikojn, dankis la organizantojn, pakis la nove akiritajn librojn en modele funkcianta libroservo kaj pluvojaĝis per buso al Estonujo, survoje al la UK en Lahti, Finnlando.
De nun mi fariĝas aktiva varbanto por la Baltiaj Esperanto-Tagoj. Mi rekomendas ilin al ĉiuj tutkore. Veturu al Baltio dumsomere kaj vi havos certe la ŝancon ĝui unu el la plej rimarkindaj manifestiĝoj de la Esperantaj lingvo kaj kulturo.